"NE SOLA, KUN AMANTO"

Eli URBANOVÁ, Vino, viroj kaj kanto, ilustrajoj de Richard FREMUND. eld. Fonto, 1995, 80p, prezo ĉ 4 eŭr.

La etoso, kiun persono sentas, legante la poemaron Vino, viroj kaj kanto estas emocia, erotika kaj plena de tiu tute speciala amo al la vivo, kiun Eli URBANOVÁ (1922-...) jam prezentis en siaj antaŭaj libroj - precipe en la vivhistorio Hetajro dancas. Tamen, alie ol en tiu verko, en la nun recenzita la lingvo estas pli simpla, la tono pli forta - preskaŭ nude-krude, kio komence kreas iom streĉitan rigardon sur la kolekton.

Tiu, kiu ne frandis la ravan Hetajro dancas, dum la legado de la poezio ne sukcesas vere vivigi la bildojn, kiujn la artistino elvokas en nia menso. Ja la kono de ŝia aŭtobiografio kaŭzas asociojn, ebligas, inter la aktivado de la aŭtorino kaj la scenoj en la poemaro, neprajn koneksojn. Ĉiu versaĵo tiukaze subite trovas sian lokon en la sorto de Urbanová.

La titolon Vino, viroj kaj kanto verŝajne Lutero jam uzis por formuli tute specialan vivstilon: intelekte-bohemian, viglan, pasiplenan. La poetino modifis ĝin, por diskonigi siajn proprajn spercojn. Ŝi, en tridek pecoj kaj unu, anstataŭanta epilogon, rememoras gravajn okazajojn kaj momentojn el siaj 73 jaroj. Vino, viroj kaj kanto - la grandaj vivtemoj, kiujn ŝi transformis en belajn artajn vortajojn - fragmentojn de ŝia estado sur la tero.

Tamen la sinsekvo estu kanto, viroj kaj eble vino. La kanto kiel muziko jam en ŝia junaĝo ludis elstaran rolon. Pere de ĝi ŝi frue konatiĝis kun la homo, kiu pli poste estos ŝia edzo, Ŝtefo URBAN (1913-1974). Kanto ankaŭ indikas inklinon al liriko, rimarkinda aspekto en la kreado de Eli Urbanová. Ŝi en pluraj poemoj pentras epizodojn de intensa laboro, de cerbumado, de amikaj rilatoj kun Esperantaj literaturistoj, kiel Julio BAGHY kaj Josef RUMLER.

En Inter kvar muroj ŝi dankas al ambaŭ pro ilia helpo:

Poetino min nomis Baghy.
Verkistino min faris Rumler.
Ankaŭ al li per oro pagi.. .

Kaj gravas eĉ talento,
eĉ krea nekontento
eĉ sent' pri respondeco.

En Super la skandala poemo pri Liboc ŝi pritraktas la elekton de erotika poezio kontraŭe al la ellaboro de aliaj flankoj de la homa agado, kiel ŝia patro kaj Baghy dezirus. Atentinde kaj esence akcelis ŝian evoluon de poetino la lasta nomito, ŝia multjara amiko, instruanto kaj kritikisto:

Kaj estis mia amo
al la fama hungaro
sole granda preparo

Baghy, pavo... Kaj ree vakuo
kaj ĉiam ree li Baghy...
Paĝoj plenaj de instruoj...
Per oro ilin pagi. ..

Daŭre reflektiĝas en la tekstoj la grandega influo de amo, sekso kaj viroj - fakte la hetajra motivo:

Teon mi trinkis, teon.
Pensante la paseon.
...
Kiel mi moŝta
regalis homojn,
do prenu, do gustumu,
mi ekventolos, fumu...
Nenio kontraŭ flirto.
Jen ankaŭ unu bildo...

Kiel mi kuŝis
sur larĝa sofo
post dismetebla vando,
ne sola, kun amanto

Ŝtefo, la edzo, Jan, la erupcia amo kaj fine Ernesto, lasta intima kompano, estas la tri elstarantoj en ŝia vivhistorio. Ili tri ĉiam denove sin montras, malaperas kaj retroviĝas kiel gvidmotivo tra la kajero kaj donas al ĝi la viglan koloron de revoj, amoro kaj homarana sinteno, kiel Eli Urbanová jam estis ĉizinta, sed pli konvinke, en sia Hetajro dancas.

Silvia MORITZ

 

Reen al:

Vino, viroj kaj kanto Eli Urbanová Ĉefpaĝo originala literaturo