ISTVÁN NEMERE

István Nemere (1944-) estas plurkampa rekordulo en nia literaturo: la absoluta kvanta rekordo de romantitoloj kaj de romanpaĝoj, kaj verŝajne ankaŭ de aperofteco de volumoj (14 inter 1981 kaj 1992), apartenas al li. Nemere estas probable la plej multprodukta aŭtoro ankaŭ de la hungara lingvo, kaj unu el la plej legataj en Hungario.

La kritika prijuĝo pri li estas tre malsama en Hungario kaj en Esperantujo. Kvankam en ĉi lasta "lando" ne mankas voĉoj kiuj trovas makulojn en lia stilo aŭ lingvaĵo, aŭ riproĉas ke li ne plene ekspluatas la eblaron de siaj temoj, ĉiu tamen devas rekoni ke la "roman-inundeto" de la 80-aj jaroj estis dankebla unuavice al li kaj al lia eldonisto, Hungara E-Asocio (11 Nemere-romanoj ĉe HEA inter 1981 kaj 1989!). Kontraste, la hungarlingvaj kritikistoj malofte taksas lian kreadon eĉ menciinda. Tiu ĉi diferenco ne estas hazarda: Nemere mem konfesas ke en fremdaj lingvoj li klopodas eldonigi siajn plej bonajn verkojn.

Konfesinde, mi legis nur 4 el la 14 Esperantaj Nemere-verkoj. Mia juĝo estas do necese parta. Jen kelkaj punktoj:

1. La granda plejmulto de la E-verkistoj havas multon por lerni de Nemere. Kiam iu estas verkinta pli ol 150 romanojn, tiu jam majstre teksas la intrigo-fadenojn kaj lerte streĉas la risortojn de suspenso.

2. Malgraŭ sia preskaŭ senĉesa verkado, Nemere klopodas ne distanciĝi de la reala mondo. Li scipovas filtri el la mondo novaĵojn, etosojn kaj antaŭsentojn kiuj ingrediencas por liaj verkoj. Tamen, kvanto ne povas ne malutili al kvalito: foje mankas iu vere viviga dimensio por liaj figuroj.

3. Nemere konfesas ke la lingva ellaboro ne multe gravas por li. Jen nekutimaĵo ĉe Esperanta verkisto - tamen, nenio riproĉebla kondiĉe ke troviĝas kapabla korektanto.

4. En la plej senkompate strikta senco Nemere ne estas Esperanta verkisto: plejparte li adaptas siajn hungarajn verkojn, nek vivante en "Esperantujo" nek inspiriĝante de ĝi. Sed mi dirus ke la ekzisto de tiaj "amfibiaj" verkistoj valoraj (alia tia ekzemplo ŝajnas Manuel de Seabra) ĝuste dementas la neceson de tro strikta difino por "Esperanta verkisto".

István Ertl, novembro 1996

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj