MAURO NERVI

Mauro Nervi (1959-) estas la plej granda promeso de la Esperanta literaturo - promeso daŭre nur ekplenumita. Ne pli ol 19-jara li publikigis La turoj de l' ĉefurbo (1978), maldikan volumon da kvin "kanzonoj", kvar noveloj, du teatraĵoj, unu eseo kaj poemoj. Probal Daŝgupto baldaŭ salutis lin recenze kiel "majstron survoje".

Lia traduka debuto, per la poemaro La blinda ermito de Maurizio Caprile (1979), estis akceptata de Baldur Ragnarsson kun sama entuziasmo. La sursceniĝo de tia "mirakla infano" ŝajnis, laŭ iuj, eĉ plenumi la profetaĵon de Kalocsay pri "la genio post mi venonta".

Ke Nervi konas, prilaboris kaj pripesis la poezian heredaĵon Esperantan, tion montras liaj programdonaj poemoj "Poetiko", "Al Kalocsay" kaj "La parnasisma tento". Ili evidentigas pravan forĵeton de romantismo, netaŭga por priskribi la nunan mondon, kie "ŝtalo kaj plasto premsufokas nian junon". Krome, lia poetiko antaŭvidas pli ol mondpriskribon, ĝi celas ankaŭ instigi kaj instrui: "[poemo] celas nur, ke vi, amiko, sciu / pri mondo nokta, pleje mallogika, / ke vi pli homan vivon ambiciu..."

Kio sekvis post la engaĝiĝemo de tiu memlanĉa tempo? En la 80-aj jaroj, serio da premioj en Belartaj Konkursoj kaj recenza aktivado sufiĉis por konsekri lin en la panteonon de plejmodernuloj. Aperis iom da liaj poemoj kaj prozo en revuoj, du noveloj en la reprezenta novel-antologio Trezoro. Estas planata baldaŭa apero de lia dua volumo poema-proza, Havenoj, kiu tamen nur revuas jam-aperintaĵojn de la pasintaj jaroj. Ŝajne praviĝas la frua aserto de Probal Daŝgupto: "...li fariĝos nia korifeo en la verkado beletra kaj ideado pri arto kaj vivo, se li iel daŭrigos sian nunan iron. Sed konstatiĝas tuj, ke lia naturo rezistas korifeecojn por si kaj por aliaj."

Malgraŭ sia tre individua voĉo, Nervi vidas (aŭ vidis en 1978) sin kiel eron de kultura kunkreantaro, iranto de "kultur-pado". Li tamen ne fariĝis korifeo: li restis solisto, ĝis nun eĉ sol-volumulo (solvo-lumulo?). Nuntempe, praktikanta kirurgo, li studas germanan literaturon, kaj tradukis La metamorfozo de Kafka al Esperanto.

István Ertl, novembro 1996

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj