PIĈ KAJ LA PRAGA SKOLO

Ne nur Nemere estas rekorda fekundulo de nia literaturo, ankaŭ Karolo Piĉ (1920-1995) estis tia: sed dum la unua rapide bonŝancis pri la eblo eldoni siajn romanojn, Piĉ devis dum 30 jaroj kontentiĝi pri aperado en revuoj kaj verki precipe por la tirkesto. Eĉ hodiaŭ, post la apero de la poemaroj Angoro (1982) kaj Obsedo (1984), la romanoj La Litomiŝla tombejo (1981), La mortsonorilo de Chamblay (1983), Klaĉejo (1987), la novelaro La Bermuda triangulo (1989) kaj la esearo La interna vivo de Esperanto (1995), amaso restas eldonota zorge de Reinhard Haupenthal kaj lia eldonejo Iltis.

Por iuj la nomo Piĉ ŝajnas sakro, kaj ne nur pro sona koincido. La lingvo kiun li beletre uzas, ne estas ĉies Esperanto: ĝi estas ties kabineta varianto, literatura idiolekto*. En postparoloj kaj apartaj eseoj li klarigas la principojn kiuj subtenas tiun lingvaĵon, kiu, malgraŭ siaj unuavide konsternaj latinismoj kaj slavismoj, etimologiaj re-elfosaĵoj kaj neologismoj, ne malhavas koherecon.

Kaj tiu kohereco plej gravas. Kiel demonstras Osmo Buller:

"...la Piĉa lingvo ... fluas el tio, kies priskribon ĝi servas, mem estante ĝia parto. Sekve, Piĉ devas havi eĉ sian propran Esperanton kaj ĝuste en tia Esperanto devis esti verkita tiu ĉi romano." Tre resume: la aŭtobiografia heroo de La Litomiŝla tombejo estas tiel izolita disde la mondo ke necese li uzas ankaŭ lingvaĵon izolitan, izolilan.

Pro la solipsisma mondo kaj potenca mem-eco de La Litomiŝla, oni rajtas dubi ĉu la aŭtoro kapablas valide verki pri aliuloj. Efektive, en ĉiuj aliaj prozaĵoj Piĉ plu projekcias internajn obsedojn, ankaŭ kiam li faras tion per eksteraj rolantoj, kaj tial li maltrafas belan ŝancon en Klaĉejo, kiu fariĝas - anstataŭ valora socia romano - ekstravaganca anekdotaro, speco de moderna Dekamerono. Ĉu ni rajtas atendi ŝanĝon de perspektivo en liaj - onidire 15 - eldonotaj manuskriptoj?

Preskaŭ nedisigeble de Piĉ asociiĝas la esprimo "Praga skolo". Fakte maltrafe, ĉar Piĉ ŝajne ne fiegis intensajn rilatojn kun la Pragaj verkistoj, el kiuj elstaras Jiří Karen (1920-; poemaro Flugilhava ŝtono, 1985), Eli Urbanová (1922-; poemaroj Nur tri kolorojn, 1960 kaj El subaj fontoj, 1981; aŭtobiografia romano Hetajro dancas, 1995) kaj Josef Rumler (1922-; eseo Abunde kaj redunde, 1986, poemo Lasta ĉevalo, 1992).

La komuna punkto inter Piĉ kaj la praganoj estas ilia elitisma lingvokoncepto. Ĉi tiun Rumler resumis jene en sia eseo Abunde kaj redunde: "Dum por la stilo komuna validas la devizo 'sufiĉe kaj necese', en arta stilo funkcias la regulo 'abunde kaj redunde'." La tezoj de Rumler ricevis la atendeblan eĥon, precipe sur la paĝoj de Literatura Foiro.

* idiolekto: individua variaĵo de lingvo

 

István Ertl, novembro 1996

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj