ORIGINALAJ ROMANOJ EN 1976-1996

Kial ekde la jaro 1976? Ĉar tiam aperis Ĉu vi kuiras ĉine? de Johán Valano (Claude Piron), inaŭguranto de tuta serio de liaj "Ĉu?"-romanoj kaj, pli vastasence, de pululado de originalaj romanoj, ofte distrocelaj. (La romanon reeldonis en 1996 Internacia E-Muzeo, Vieno.) Esperantujo atestis, fakte, apenaŭ kredeblan elanon de romanverkado: en 1976-1996 aperis pli ol 50 tiaj verkoj, do almenaŭ same kiom en la unuaj 90 vivojaroj de nia lingvo.

La roman-konkurso Raymond Schwartz de UEA (anoncita en 1975 kaj prijuĝita en 1980) plu kaj pli vigligis la verkemon. La Jubilea Jaro 1987 kaj 1988 konstituis novan pinton en la eldonado. Kompreneble, estas malfacile difini kiam tiuj romanoj efektive verkiĝis, pro la prokrastoj kutimaj en Esperantujo. Fakte, ekzistas eĉ tute meritaj manuskriptoj senditaj al la konkurso Schwartz, kiuj ĝis hodiaŭ ne publikiĝis (ekz. Ho, tomboj de l' prapatroj... de Clelia Conterno).

Plurvoluma romanisto ja ne estis raraĵo eĉ antaŭ la dua mondmilito, tamen malmultaj transpaŝis la sojlon de tria romanvolumo. Nun pri tio sukcesis almenaŭ Deck Dorval, John Francis, Lorjak, István Nemere, Karolo Piĉ kaj Johán Valano.

Sciencfikcio kaj prikrimaĵoj inundetis la Esperantan merkaton: tute bonvene, ĉar ne eblas nutri la E-legemulojn nur per peza beletra nutraĵo. Ankaŭ gravas la pedagogia, lingvoinstrua rolo de "leĝeraj" legaĵoj. (Malmodeste mi taksas ke la tre konversacia, preskaŭ radiodrama stilo de la romano Tiu toskana septembro de Corrado Tavanti-István Ertl estas tre konvena por novicaj legantoj.)

La nepraj pintoj en la riĉa pejzaĝo de la 80-aj jaroj estas La litomiŝla tombejo de Piĉ (1981), Sed nur fragmento de Trevor Steele (1987), Adolesko de Blazio Vaha (1984) kaj Ombro sur interna pejzaĝo de Spomenka Štimec (1987); laŭvalore en tiu ordo. En la 90-aj jaroj plej elstaris La armeoj de Paluzie de Manuel de Seabra, Hetajro dancas de Eli Urbanová kaj Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen de Steele. Interese ke, kun la escepto de Sed nur fragmento, ĉiuj verkoj estas pli aŭ malpli aŭtobiografiaj. Vaha raportas pri konfiikto de katolika kaj komunisma eduko en hungara infan-animo (la geografia realo de la lando estas kamuflata per sprite fikciaj loknomoj); Štimec verkas pri amo kaj post-amo en internacia esperantista paro; Urbanová rakontas sian vivokuron kun malkaŝemo nekutima; de Seabra, malplej aŭtobiografie el ili, pentras tutfamilian kaj plurgeneracian freskon. (Pri Piĉ vidu aparte.)

István Ertl, novembro 1996

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj