LA "RUSA"* KONTRIBUO

Internacie rekonata, eble, sed ankoraŭ ne sufiĉe konata ŝajnas tiu tuta mondeto da E-verkistoj kaj kultur-agantoj en eks-Sovetio kiu dum la antaŭ-Jelcinaj tempoj evoluis en izolo disde la monda E-movado - izolo neevitebla, kvankam relativa. La kultura interfluo estis malhelpata en ambaŭ direktoj, kaj tial nun ni konetas nur submerite** tiun almenaŭ dekon da eks-sovetianoj kiuj meritus havi propran volumon (kaj kiuj inter pli favoraj sociaj kondiĉoj certe de longe havus ĝin.) Se oni volus trovi en Esperantujo regionon kies E-beletro havas senteblan apartecon, iom simile al naciaj literaturoj, tiu loko estus ĝuste la ĉeflando de la eks-komunisma imperio. La komunaj spertaro kaj vivmedio, plus la malintenseco de translimaj interŝanĝoj (pro baro unue ideologia, poste mona), preskaŭ rezultigis kulturan dialekton de Esperanto, malfacile kompreneblan internacie. (Por konvinkiĝi pri tio, oni legu ekz. la etan prozaĵon "Vendiĝis!" el Ljusjka Benc de Viktor Sapoĵnikov.)

Sed ni komencu per kontraŭekzemplo. La populareco de Mikaelo Bronŝtejn (1949-), kiu turneis en pluraj okcident-eŭropaj landoj kiel bardo kaj preleganto, certe apogas la disvendiĝon de liaj memoraĵoj Legendoj pri SEJM (1992, dua plikompletigita eldono 1998) kaj lia romano Oni ne pafas en Jamburg (1993). Ambaŭ priskribas la baraktojn de la legendeca junulara movado sovetia en la 70-aj jaroj kun la plorinda, ridinda kaj timinda burokratio Breĵnev-epoka. Sed la aŭtoro atentigas ke oni ne vidu en la romano nur fikciigitan movadan dokumenton, "vican ekzotikaĵon, anekdotaron"; esence ĝi temas "pri streboj de iu difinita socia ero defendi sian rajton je opinio malsimila al la oficiala", kaj Bronŝtejn elektis verki pri esperantistoj nur ĉar tiun medion li konas plej intime. Dum lastaj jaroj M.Bronŝtejn esploras pli malnovan historion de Esperanto-movado en Rusio kaj Sovetio: en 2004 aperis lia romano Dek tagoj de kapitano Postnikov, nun li verkas romanon pri E.Drezen.

Ĉiuj Bronŝtejn-verkoj aperis ĉe la Moskva eldonejo Impeto. Ties samranga kaj eĉ pli kvalit-produkta rivalo en Rusio estas la eldonejo Sezonoj (Jekaterinburg, ekde 2001 translokiĝis al Kaliningrad). Impeto kaj Sezonoj dividis la unuan premion de Fondaĵo Grabowski en 1994. Estrata de Aleksander Korĵenkov (1958-) kaj Halina Gorecka (1959-), Sezonoj lastatempe publikigis i.a. la elstarajn tradukojn La Majstro kaj Margarita (1991, tr. Sergej Pokrovskij, 1949-), Krimo kaj puno (1993, tr. Andrej Parfentjev, 1969-), Eŭgeno Onegin (2005, tr. Valentin Melnikov, 1957-) - ĉiuj en la prestiĝa serio "Oriento-Okcidento" - kaj tri volumojn de La Mastro de l' Ringoj de Tolkien (tr. William Auld). Aperis la unua (el planataj tri) volumo de "Rusa Antologio".

Sezonoj "heredis" sian nomon de la jarkvarona almanako Sezonoj, ĉefa literatura forumo de Sovetio inter 1984 kaj 1990 (aperinta en Sverdlovsk, nuna Jekaterinburg). En la redakcio kaj kunlaborantaro de Sezonoj (ekde 1991 la almanakon anstataŭis soci-kultura revuo La Ondo de Esperanto, komence dumonata, ekde 1997 ĉiumonata) troviĝis multaj el tiuj kiuj nuntempe plu rolas sur la beletra scenejo. Ili plejparte kultivas same versan kiel prozan, same originalan kiel tradukan verkadon, recenzas kaj eseas. Temas pri Nikolaj Lozgaĉev (1957-1998; poemaro La tago del eterno, 1987; tradukoj de Visockij-kantotekstoj: La birdo Gamajun, 1989; poemaro Sur tranĉrando de ponard', 1998); la baŝkiro Gafur Gazizi (antaŭe Gazizov, 1958-, poemoj ankaŭ en Literatura Foiro, Monato, poemaro Zigzage, 1986), Viktor Sapoĵnikov (1952-, noveloj kaj humuraĵoj en Ljusjka Benc, 1992), Miĥail Korotkov (1948-, sciencfikcia novelaro Homo kiu mortigis, 1988), Valentin Melnikov (1957-), Alen Kris (ps.), Aleksandr Zagvazdin, Nikolaj Danovskij k.a.

Same de 1984 aperadis la revuo Literatura skatolo (Sevastopol, Ukrainio), kiun redaktoro Aleksandr Fedorov (antaŭe Fjodorov) metamorfozigis en 1988 al Survoje. Ĝi donis prioritaton al tradukoj kaj al artikoloj teoriaj pri arto kaj literaturo. Bedaŭrinde tio interesis malmultajn, kaj en 1993 Survoje estingiĝis pro manko de abonantoj. La kontribuantoj parte samas kiel ĉe Sezonoj, sed ni menciu ankaŭ Anatolij Gonĉarov (1940-), Sergej Verŝinin (1958-), Natan Procenko (pseŭdonimo), kaj la ukrainan poeton Miĥail Ternavskij (1934-1998), kun la volumo Koloro (1987), kiu regule publikigis ankaŭ en Hungara Vivo.

Fine de la 1980-aj laŭ iniciato de A. Gonĉarov en Moskvo aperis komence grupo pri la tradukarto, kaj poste - Moskva Literatura Esperanto-Klubo (MLEK), gvidata de Vladimir Samodaj. Ĝia bulteno "Cerbe kaj Kore" (redaktoro - V. Samodaj, poste - V. Melnikov) aperadis kun kelkaj paŭzoj inter 1990 kaj 2000. Dank' al tio formiĝis moskva skolo de E-poezio, kion oni povas konstati laŭ la poemaro Moskvaro (V. Melnikov, K. Ilutoviĉ, S. Vysokovskij, O.Dadaev, 1998). Al la skolo apartenas ankaŭ Grigorij Arosev (1979-, poemaroj Sonet', .ru), Ivan Naumov (1971-, Plejo) k.a.

Ne forgesiĝu la nomoj de Mikaelo Giŝpling (1924-), kies El sisma zono (versleteroj, 1994) aperis ĉe Flandra E-Ligo kaj havis sufiĉe grandan eĥon; de Jevgenij Belonenko (1963-1994?), trifoja premiito en Belartaj Konkursoj (proze kaj poezie); de Vladimir Glazunov, kies rakontoj vojaĝ-inspiritaj, La sfinkso de steplando, iom escepte sukcesis aperi en Brazilo (1988); de Aleksej Ĵuravlov (debutis traduke per Malfacilas esti dio de la fratoj Strugackij, 1993, kaj poezie per Versoj diversaj, 1994); kaj de Boris Tokarev (ps. Bonipatij Tornado, 1927-1994), kiu originale versis (2 poemoj en la Antologio) kaj multege tradukis. El la manuskripta heredaĵo de Tokarev Impeto eldonis la romano-fabelon Ardes kaj pli ol 10 000-versan epopeon Vivo de Prometeo.

* "rusa" estas maljuste limiga vorto; sed "rusia" estus same tia, kaj "eks-sovetia" sonus tre mallerte.

** Tial tre eblas ke en ĉi tiu resumo ni pretervidis eĉ gravajn nomojn.

István Ertl, novembro 1996
kun aldonoj kaj korektoj de Valentin Melnikov, 2003-2005.

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj