TREVOR STEELE

Malgraŭ jama konateco kiel recenzanto kaj kultura aganto, la aŭstraliano Trevor Steele (1940-) alvenis kun kometa subiteco en nian beletron. Tamen, la kometo restis longe nerimarkata, ĉar lia granda kaj grandioza romano Sed nur fragmento (1987, 448 p) atingis la publikon kun plurjara malfruo.

Jen resumeto, necese malkompleta, de la intrigo:

En la dua duono de la 19-a jarcento la rusa sciencisto Maklin alvenas Nov-Gvineon por antropologiaj esploroj. Konatiĝo kun la indiĝenoj kaj kun ties vivo ekŝancelas kelkajn liajn certojn pri la supereco de la blankula civilizo. Post forveturo pro malario, Maklin agas en universitato aŭstralia, respektate pro la famo de siaj esploroj. Li enamiĝas al la filino - bela, intelegenta kaj eĉ telepati-kapabla - de la estonta ĉefministro de Kvinslando. Ŝia akcidenta morto komprenigas al Maklin la ekziston de metempsikozo. Maklin kontraŭvole implikiĝas en politikon, kaj - volante protekti siajn nov-gvineajn amikojn de eŭropa koloniado - konfrontiĝas kun sia preskaŭ-bopatro. Reveninte al Nov-Gvineo, li trovas ke la germana ekspansiemo ĝin mis-ŝanĝis. Li baldaŭ mortas, murdita de indiĝeno.

Jen pasint-jarcenta temo, kiu sin apogas sur historiaj faktoj (efektive vivis la rusa etnologo Mikluĥo-Maklaj), vidata tamen per moderna rigardo, kiu kontemplas senantaŭjuĝe la diversecon de kulturoj. Sed nur fragmento meritus aperi en kiu ajn lingvo - kaj tio ne estas malgranda laŭdo en nia literaturo finfine modest-dimensia. Malgraŭ sia nenioma rilato al Esperanto, la libro portas mesaĝon esperantisman: necesas kompreni kaj konservi ĉiujn kulturojn de nia planedo.

Kiel atendeble, la posta novelaro de Steele, Memori kaj forgesi (1992), ne atingas la altojn de Fragmento, sed ja donas vivecan kaj buntan bildon pri Aŭstralio en la 50-aj jaroj, la infanaĝa medio de la aŭtoro. Malgraŭ la ŝajno, aŭtobiografie bazita estas ankaŭ lia ĵusa romano, Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen (1994), pri la spertoj de juna anglo kiel sociala helpisto en Germanio dum la 60-aj jaroj. Enlibriĝon atendas pluaj noveloj (aperintaj en la revuo Esperanto sub la Suda Kruco), kaj antaŭvidatas volumo pri spertoj en Orienta Eŭropo post la ŝanĝegoj de 1989-90.

István Ertl, novembro 1996

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj