Historioj... Rakontu!

Historioj... Rakontu! Instruaj rakontoj el Afriko, Herman Nyeck kaj Chamberline Nguefack Zedong. Eld. AfrikNaturo-Esperanto, Kamerunio. 122 paĝoj.

15 historioj por infanoj kaj suplemente kolekto de proverboj el Afriko. Ĉefe rolas bestoj, hundoj, leporo, apro, perdriko, kuniklo, porko kaj kompreneble ĉimpanzo, pantero/panterino, hienino, leono/leonino. Sed ne nur bestoj, jen la feino patrino de la Akvoj, jen la filino de la reĝo, jen la terkulturisto kaj la diablo, ktp.

Ĉiuj rakontoj kaj proverboj enhavas moralan sciendaĵon. Ekzemple post la ĉarma "La perdita kulero", afrika versio de Cindrulino, la aŭtoroj klarigas ke "Multe da virinoj mistraktas adoptitajn infanojn... Do, oni devas zorgi bone pri infanoj aŭ naivaj uloj kaj ne fitrakti orfojn nur tial ke ili havas neniun familion povanta ilin protekti."

La stilo estas simpla sed tute ne malriĉa. Mi ŝatis la onomatopeon "ntem": bruo de io, precize frukto, kiu falas de arbo teren. Ĉiu rakonto estas brile ilustrita, foje eĉ per koloraj desegnoj. La libro, presita ĉe Skonpres en Pollando, belege aspektas. Do ne hezitu aĉeti ĝin por viaj infanoj kaj ankaŭ por prezenti okaze de ekspozicioj de esperantaj libroj.

 

 

Reen al:

Historioj... Rakontu! Herman Nyeck Chamberline Nguefack Zedong Ĉefpaĝo originala literaturo