Pasteĉo

Pasteĉo, Sten Johansson. Dudek kvin stilaj pastiĉoj, parodioj kaj plagiatoj. Bero 2005. 167 p.

La parodioj kaj pastiĉoj de Henri Beaupierre aperis libroforme en 1962, sub la titolo Specimene. 45 jarojn poste Sten Johansson reprenas la torĉon, kun kompreneble novaj aŭtoroj, kaj ĉefe skribinte veran romanon. Ĉu gravas ties intrigo? Mi ne certas. Sed mi ja certas, ke vi rideksplodos legante tiun libron.

Atentu tamen: vi ridos nur se vi jam legis amason da romanoj aŭ noveloj originale verkitaj en E-o. Sten Johansson pastiĉas 25 aŭtorojn, kaj ĉerpis siajn fontojn el 67 libroj! Jen la okazo konatiĝi kun, i.a. Fernando de Diego, Spomenka Štimec, Lorjak, Eli Urbanová, Johán Valano, Gonçalo Neves, Manjo Austin, Mikaelo Bronŝtejn, Serĝo Elgo, Karolo Piĉ, István Nemere, Sara Larbar, Trevor Steele, Blazio Vaha, Julian Modest, Gbeglo Koffi, Johan Hammond Rosbach, Lena Karpunina, David K. Jordan, Jorge Camacho kaj la plej freneza Reinhard Haupenthal. Ĉu vi kalkulis? Jes nur 21 nomoj… mi honte konfesas, ke mi ne legis librojn de kvar homoj elektitaj de Johansson. Sed li mem precizigas: "Cetere, rekomendindas ne nur tiuj verkistoj, sed krome multaj aliaj…" Kaj mi certe legis ĉiujn verkojn de tiuj aliaj… do!

 

 

Reen al:

Pasteĉo Sten Johansson Ĉefpaĝo originala literaturo