Dek tagoj de kapitano Postnikov

Dek tagoj de kapitano Postnikov, romano de Mikaelo Bronŝtejn. Tiĥvin 2004. 332 p.

Jen historia romano pri malmulte konata pioniro de la rusa E-movado. Kaj la kelkliniaj mencioj pri li en "Esperanto en Perspektivo" tute ne ebligas havi realan bildon de la tiamaj gravaj eventoj.

Iom malfacilas eniri ĉi romanon, pro miksado de dokumentoj kaj citaĵoj el la gazetaro ruslingva kaj esperanta kun la rakonto mem. Al tio aldoniĝas stranga kompostado kaj piedpaĝaj notoj apenaŭ legeblaj sen lupeo!

Sed superu tiujn malglataĵojn, kaj lasu vin kapti de la lertega rakonto de Bronŝtejn. Li mirinde sukcesas vivigi siajn heroojn, kaj ŝajnas tute realismaj scenoj, i.a. dum la krozado al Vaŝingtono por la Universala Kongreso. La konversaciojn inter Postnikov kaj Ludoviko Zamenhof ni ĉeestas. Ni flaras iliajn multnombrajn cigaredojn, ni trinkas ĉampanon kun ili kaj kun Klara Zamenhof. Ni ne dubas pri la diroj de Zamenhof: "... mi fieras, ke en la regno, kies civitano mi naskiĝis, nia afero progresas tiel bone, ke ĝi altiras multajn prudentajn, inteligentajn, klerajn kaj, ĉefe, - kunajn kaj aktivajn homojn, kiuj fariĝas fervoraj samideanoj. Unu el tiuj samideanoj, mi emfazu - unu el la plej aldonitaj (aĥ tiu ĉarma arkaismo!) kaj aktivaj - estas nun inter ni, kaj li havas nur tridek jarojn! Sed kiom da utilo li, Aleksandr Aleksejeviĉ Postnikov, jam donis al nia afero?!"

Jes, kiom da utilo Postnikov donis al nia afero kaj ĉefe al la rusa movado. Kaj kiom da batoj li ricevis ne nur de la aŭtoritatoj, sed ankaŭ de la karaj "samideanoj"! Tie vi eniras en veran detektivan romanon, kaj vi poste rigardas la "puĉon" de Hamburgo, kiel infanan kverelon! Fulmotondro, militiston oni kompatas, pro la aĉa konduto de poltronoj, kiuj pretas leki botojn de iu ajn por "protekti" Esperanton! Ja tio ripetiĝis plurfoje de tiu frua epoko, sed plu restas la emo vomi pro tiuj uloj.

Kaj se vi ne ŝatas legi romanon, tamen aĉetu tiun libron por la okpaĝa artikolo de Anatolo Sidorov: "A. A. Postnikov: vivo kaj agado de rusa oficiro." Kaj vi komprenos, kial Mikaelo Bronŝtejn ne povis ignori tiun neordinaran homon!"

 

 

 

Reen al:

Dek tagoj de kapitano Postnikov Mikaelo Bronŝtejn Ĉefpaĝo originala literaturo