Saturno

Saturno, poemas bilingües / dulingvaj poemoj, Jorge Camacho, Eldonejo Bero, Roterdamo 2004. 138 paĝoj. 10.80 €.

Precizigas Gonçalo Neves, nia plej konata idisto, en postparolo, ke "Temas ne tiom pri dulingva poemaro, kiom pri poemaro el dulingvaj poemoj, aŭ pli trafe, el poemoj verkitaj dulingve…. vole-nevole ĝi prezentas – kaj por esperanto-lernantoj, kaj por studantoj de la hispana, – riĉan sortimenton da tradukmodeloj…"

Amaro: "Povas esti, ke oni ne komprenas – mian mienon nunan. – Sed tiel estas. – Mi nenion ŝajnigas. – Mi nur sidas, – skribas kelkajn vortojn – kaj atendas la finon."

Kolero: "Eskapis re el Pentagon-kloako – la monstro de detruo kaj ekstermo – kun klara volo: ke por ĉies lerno – pereu ne Sadamo, sed Irako."

Amo kaj humuro: "Subite vi konstatas – (dum via dorso – naskita kokan jaron – ricevas masaĝon de miaj manoj – naskitaj jaron ĉevalan) – ke, vialingve, – ma-sha-ji – signifas ne nur – masaĝo – sed ankaŭ – la ĉevalo mortigas la kokon – kaj vi ekridas."

Oni povas bedaŭri la tro multnombrajn poemojn nur kelkliniajn, sed la poezia kreo de Camacho restas senkonteste unika. Kaj se vi ne tro emas al poezio, kredu je la aserto de Neves… kaj profitu la okazon por (re)lerni la hispanan!

 

 

Reen al:

Saturno Jorge Camacho Ĉefpaĝo originala literaturo