La Ŝtona Urbo

La Ŝtona Urbo, de Anna Löwenstein, 356 paĝoj, 21 cm; glue bindita; 1999. Serio Stafeto, n-ro 23. FEL. Prezo: 24 eŭroj.

Eminenta, mondfama, nekontestata skolestro tute ne ŝatis tiun romanon. Evidenta kialo: ĝi estas verkita en klara, flua, tuj komprenebla esperanto. Oni ekvidas homojn esperi, ridi, ekkoleri, nu, vivi kaj tute mankas tiuj t.n. neologismoj, tiuj muŝfekaĵoj, sen kiuj -- laŭ li -- ne ekzistas esperanta literaturo. Nu, normala esperanto por norrnalaj esperantistoj. Krome la temo ne interesas lin: temas pri vivantaj homoj!

Tamen, tiu rufa Bivanna estas ja alloga. Naiva Keltino el suda Britio, en vilaĝo, kie en la naturo la homoj kultivas, bredas, multe babilas, vivas kun siaj dioj, siaj oferoj, siaj trancoj kaj respektas la saĝan druidon kaj ties logikon...

Sed fantomas, taktopaŝe, la romaj legioj. Unue nur rakonte, ŝvebe, malproksime, sed poste ankaŭ ĉe la najbara riĉa tribo kaj fine ŝian vilaĝon malgraŭ la leona kuraĝo de la vilaĝanoj... Sed la roma armeo estis tiel supere efika...

Kaj Bivanna estas rabita, deportita kaj post lo ŝipvojaĝo alvenas al la "Ŝtona Urbo" en tiu stranga mondo, kie oni metas la domojn unu super la alian...

Vendite kiel sklavino ŝi verdire trafis ne tro malbonan domon. Kaj post la kelta mondo de Britio, ni ekkonas tiun de la sklavaro. Sklavaro? Nu tiuj homoj verŝajne ne estas pli malfeliĉaj ol la "liberaj" laboristoj de nia "liberalisma" 19a jarvento. Tre varia, tre hierarĥia socio. La intendanto, kiu aĉetis Bivanan estas klera Greko, mem sklavo sed respektata de la samsortanoj... kaj de la gemastroj. Nu, tiu socia studo ankaŭ tute ne interesis nian eminentan tradukiston: temas nur pri homoj kaj estas neniu, vere neniu vorto, ke oni devas skrapi al si la verton por kompreni ...

Kaj la rufa Bivanna -- nun romanigita al "Barbara" –- asimiliĝas. Ŝi rangaltiĝas: unue nur kuirejhelpantino, ŝi montras siajn talentojn de ĝardenistino. Ŝi kultivas bonajn legomojn. Kaj nun ŝi kunvivas kun Filono la greka klerulo...

Sed en la kosmopolita multgenta bolanta Romo aperas kurioza sekto, el orienta, juda popolo, kiu iom post iom infektos la tutan imperion kaj rerforte sin trudos plu: la Nazaretanoj. Ho, ne temas

pri Fabiola, Quo vadis? aŭ simile.

Ankaŭ ne temas pri Ben Hur, aŭ alia Holivudaĵo, kiel miskomprenis la skolestro kun la muŝfekaĵoj. Temas pri sekto de ĉikanemaj babiluloj "Ĉu oni estu cirkumcidita?... Ĉu oni rajtas manĝi

kuniklaĵon?... Ĉu oni devas labori ankaŭ sabate?...) kiuj atendas la anoncitan tujan mondofinon. Tiel ke kiam okazas la incendio de Romo en 70a jaro, ili opinias, ke jen estas, kaj ili eĉ

iom kunhelpas... (Nu ne mankas hodiaŭ tiaj sektoj. Supozeble tio estas ligita al malstabilaj, miskulturaj periodoj?...)

Krome ili serene iras nutri la leonojn. "Mortadi pro ide"', kiel kantis Georges Brassens. Ni scias, ke la homo estas la sola animalo, kiu tion kapablas. Kompreneble.

Kaj ni vidos la rufan Bivannan/Barbaran, nun matura, prudenta virino, klopodi por elsavi sian filon el tiu infera kloako. Ankaŭ tio sonas moderne...

Verko kun historia fono, sen la kutima bombasto pri la martiroj. Verko solide dokumentita. Kaj pri la stilo? Nu, oni ne legas "La Ŝtonan Urbon" por pesi muŝovojn kaj ankoraŭ malpli por elskrapi muŝfekaĵojn. Tion oni legas -- kun la plezuro legi -- por malkovri homojn de antaŭ dumil jaroj, homojn, kiuj tamen proksimas al ni.

Laŭ mi "La Ŝtona urbo" estas unu el la plej gravaj romanoj el la dek lastaj jaroj.

Georges Lagrange

 

 

Reen al:

La Ŝtona Urbo Anna Löwenstein Ĉefpaĝo originala literaturo