Ligo al La Ondo de Esperanto

Rigardu la diverskoloran mondon

Steele, Trevor. Diverskolore. Kaliningrado: Sezonoj, 2005. - 112 pĝ. - 500 ekz. - 10 eŭroj.

Nova libreto de Trevor Steele Diverskolore estas kolekto de vojaĝnotoj (plejparte pri Hindio, sed ankaŭ pri aliaj landoj en ĉiuj mondopartoj), recenzoj, reagoj kaj leteroj, kaj kvar "ordinaraj" (la aŭtoro avertas: plene fikciaj!) noveloj. Ĉio estas verkita bonkore, kun milda ironio - iam transformiĝanta en sarkasmon. Li vizitas landojn ne kiel riĉa turisto, sed ĉefe kiel migranta Esperanto-instruisto, do povas observi la vivon "deinterne". Tial estas tre interese legi liajn raportojn el Hindio - observojn pri guruoj, pri trospicitaj manĝaĵoj, pri tieaj loĝkondiĉoj, sanktaj bovinoj, ĥaosa urba trafiko kma. Plenserioze li skribas pri manifestiĝoj, kaŭzoj kaj sekvoj de terura malriĉeco, pri agresemo de islamo, pri komplika lingva situacio en Hindio - kaj ankaŭ pri lingvaj problemoj en granda internacia flughaveno. Ankaŭ aliajn landojn li ofte perceptas de nekutima flanko...

Trevor Steele estas brila rakontisto, observema kaj kun bona humursento - do la priskriboj de travivaĵoj legeblas kun vera plezuro (Rio, mon amour, Libe fraind Igor). Lokanoj ofte imagas ĉiun eksterlandanon riĉulo kaj strebas profiti el tio, sed ja "nomadaj instruistoj de Esperanto ne ĉiam havas poŝojn plenajn je mono", do iam okazas senreviĝoj...

En la libro ĉeestas ankaŭ seriozaj rezonoj pri la vivo de Aŭstraliaj aborigenoj, pri Usona politiko tutmonde, pri miopa maldeziro de homoj ion ŝanĝi en siaj kutimoj eĉ se tiuj rekte gvidas al pereo (Business as usual). Oni povas konsenti aŭ ne, sed la mondkoncepto de Trevor Steele estas ĉiakaze ege interesa, ĉar li pensas mem (tiun kvaliton mi pleje aprobas!) kaj liberas de ĉiuj mensaj ŝablonoj kaj katenoj.

Interesa estas ankaŭ la rakonto pri la sperto eduki denaskan Esperanto-parolanton kaj la historio de apero de nova vorto en Esperanto (Ĉu tiel naskiĝas vortoj). Kaj la noveloj, kvankam la aŭtoro diras ke ili "estas la rezulto de mensaj ludoj en momentoj, kiam mi ne havas iun seriozan taskon en la vivo", traktas seriozajn problemojn. Finas la libron akra satiro Malbelartaj konkursoj? - jes, kompreneble, pri certa speco de Esperantopoetoj.

Plejparto de verkoj el Diverskolore jam estis publikigita en diversaj gazetoj. Certe, ili meritas vivi pli longe ol kutime vivas gazetnumero - do estas tre bone, ke Sezonoj kolektis kaj aperigis ĉion libroforme. Bonan legadon!

Valentin Melnikov

 

 

Reen al:

Diverskolore Trevor Steele Listo de recenzoj en La Ondo de Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo