Ligo al La Ondo de Esperanto

Neniom vitra, tute diamanta

Francis, John. La Kastelo de Vitro: Romano / Ilustris Francisco L. Veuthey. - Rotterdam: UEA, 2004. 197 pĝ.

Memoru vian junaĝon... Ĉu vi konis, aŭ eble eĉ enestis, misteran domon, aŭ alian konstruaĵon, aŭ eble sekretan lokon, pri kiu via fantazio povis imagi ĉiajn magiajn eventojn? Eble en tiu domo loĝis sorĉist(in)o, aŭ eble en ĝi estis pordo kondukanta al alia mondo, mondo kiun nur vi povus renkonti.

En mia junaĝo tiel estis, kaj en tiu de mia fratino. La mistera neloĝata domo, laŭaspekte iom kaduka, en kiu laŭdire la fantomoj vagadis. Mi mem ne kuraĝis esplori tie, sed mia pli aĝa fratino ja, ŝi kun unu-du amikinoj. Kaj ŝi verkis rakonton por mi, por distri kaj samtempe timetigi kaj min, kaj sin mem. Kiom da rakontoj kaj romanoj tiaj jam estas verkitaj, kaj tute sendube verkotaj, ankaŭ de tre talentaj kaj mondkonataj aŭtoroj! Ankaŭ de ne tre talentaj verkistoj, kia mi. (La mia neniam estis eldonita, kaj pro tio miaj amikoj dankas min!) Kio distingas ilin, unu de alia, estas ke malgraŭ la simileco de la ĉefintrigo, la detaloj ĉiam malsimilas, kaj la leganto ĉiam estas logata en la landon de fantazioj, kie ĉio eblas, kaj el kie oni fine sukcesas eliri.

Por John Francis tiu lando estas la Mondo nomata Reva, kaj lia romano komenciĝas jam en siaj unuaj linioj, tiel:

"Kiam Stela konstatis ke temas pri magio, ŝi ekscite kuris laŭ la rivera bordo por sciigi Erneston ... "Ernesto, mi trovis ion vere mirindan", ŝi kriis, "pordon al - al alia mondo. Ĝi devas esti tempoĉifo", ŝi aldonis, sciante ke li ŝatas tiajn esprimojn."

John Francis jam estas tre bone konata en nia imagata lando "Esperantujo" pro sia verktalento. En ĉi tiu, sia unua porinfana romano, li kreas por ni la landon de niaj revoj, kies detaloj varias laŭ niaj propraj revoj, tiuj prarevoj kiuj okupas la mensojn de imagemuloj de multaj jarcentoj: drakoj, kavaliroj, sorĉistoj, magia vojo inter la tero kaj la luno...

El la manpleneto da tute malsimilaj aventuroj, kiujn spertas la du infanoj en Reva, min plej allogas la dua, tiu en kiu Pikolo, intima amiko de la gereĝoj, enamiĝis al la Luno. La infanoj devas trovi metodon per kiu li povos renkonti sian amatinon. Kaj ili sukcesas krei luntapiŝon, per kiu Pikolo povas supreniri al, kaj reveni de tiu lia revatino, ekstaze.

Infanoj volas aŭskulti pli ol nur aventurojn, ili volas povi imagi sin mem kiel partoprenantojn en la aventuroj, kaj ĉi-rilate John Francis elstaras. Li sukcesas krei la etoson tiom necesan por ke oni povu kredi la ekziston de tiu magia mondo.

Sufiĉe da detaloj por ebligi propran imagplenigon de la epizodo: sed ne tiom da detaloj ke oni ne povas rekrei tiun mondon laŭ onia propra inklino. Ĉio ĉi metas lian verkon en la literaturan gamon - ne nur rakonto, sed vera literaturo. Jes, mi scias ke recenzistoj sentas ian devon laŭdi ĉiun nialingvan novan verkon, parte ĉar gemoj tiom maloftas, ke oni devas kontentiĝi per vitraj imitaĵoj. Sed mi preferas nomi vitran bidon vitra, kaj veran diarmanton diamanto. Pri ĉi tiu gemo mi ne havas dubon: neniom vitra, tute diamanta.

Donald Broadribb

 

 

Reen al:

La Kastelo de Vitro John Francis Listo de recenzoj en La Ondo de Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo