Ligo al Monato  

Oazoj kaj kompaso

Carmel Mallia: Marionetoj. Eld. Bero, Berkeley, 1999. 62 paĝoj. ISBN 1-882251-28-8.

Josip Velebit: Kanto de telegrafistoj. Eld. Bero, Berkeley, 1996. 78 paĝoj. ISBN 1-882251-14-8.

Jen du poemlibretoj, fakte kajeroj modeste eldonitaj, kiel kutime ĉe Bero. Kanto de telegrafistoj, de Velebit, aperas post la 85a jariĝo de ĉi kroata aŭtoro. En multaj el siaj poemoj li sekvas parnasecan metrikon, tamen ne plene regule, ĉu pro neatento, ĉu pro neobservo. Alifoje li poemas proze, kaj fakte mi sentas liajn prozajn erojn pli poeziaj ol la versaj, kie la rimoj kaj ritmoj ofte iom ĝenas. Des pli kiam oni trafas platan aŭ banalan enhavon, kiel en MadrigaloNesendita letero. Pluraj pecoj estas, nu, jes, en ordo – sed nenio nova sub la suno. Plej eksmodaj kaj ekstersezonaj mi trovas liajn verdstelismajn versojn, kiel en Omaĝe al junular-kongresoj, kun jena fino:

Benita estu Majstro-saĝo,
Homama sent’ de lia koro!

Bonas ja aliaj, kiel la klasikeca Hipoĥondrio, sed, verdire, neniu el la pecoj de ĉi kolekto impresas kiel ronde perfekta gemo aŭ juvelo. Velebit prezentas tonon alterne splenan (antaŭ morto palpeble proksima) kaj ironian, kiel montras ĉi versoj el La lasta deziro:

Ĉar stulta, mi neniam guton
da vino provis, – kapo dura,
kvazaŭ vinspecoj ĉiuj plenus
de l’ venen’ vipura.

Ankaŭ ĉe Mallia legeblas poemoj esperantismaj kun “aliro tro patosa kaj maltro originala kaj mema”, laŭ la vortoj de Neves en la enkonduko. Preskaŭ la lasta duono de la kolekto konsistas el akrostikoj, kiuj, same, apenaŭ entenas atomon da poezio, krom eble en Johano, akceptebla se konsideri la cirkonstancojn.

Tamen Marionetoj proponas plurajn poemojn tre atentindajn, kiel la titoldona Marionetoj mem, Nova Pentekosto (eble iomete tro rimdependa) aŭ Cigna kanto. Sufiĉas citi du versojn el ĉi lasta por konstati la poetikajn ambiciojn de Mallia:

Junuloj lamas. La tempospac’
etiĝas.

Por verki poezion evidente ne sufiĉas kunmeti sintagmojn kiel “serpentesplora”, “polusoj dornopikaj”, “universo ventokirla” aŭ “noce nubi”. Sed Mallia ne limigas sin al tio. Diras Ragnarsson enkonduke al sia poemaro Esploroj: ``Por mi poezio estas esploro; kaj maniero kapti disfluantan senton por ĝin fiksi en spaco kaj tempo.” Kaj Neves lastsomere en KEF, la helsinka festivalo: “Poezio estas animstato‘’. Perfektaj difinoj. Kiel Velebit, la maltano Mallia antaŭsentas la svagan ombron de morto, sed, krom retrorigardon, li prezentas samtempe ian vivan esperon, ofte en la formo aŭ figuro de oazo. Ĉu tien kondukas lia propra esploro? Poezio estas animstato – kaj, por esploristo, ankaŭ kompaso.

Jorge CAMACHO

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo