Ligo al Monato  

Nova krimromano el Aŭstralio

Ronald Cecil Gates jam estas bone konata pro sia serio de krimromanoj kaj kromrakontaroj, lokitaj en universitato aŭstralia. Ĉi tiu estas ankoraŭ plia aldono al la sezonserio, konsistanta el La septaga murdenigmo, Kolera afero, kaj Morto de sciencisto, kiuj reprezentis intrigojn en la somero, aŭtuno kaj vintro, respektive.

Ĉi-foje temas pri docento de botaniko, kiu, dum klasekskurso en arbaro, ekmalaperas kaj troviĝas morta pro pafiĝo. Ĉu lin murdis unu el liaj klasanoj? Alia universitatulo? Aŭ ĉu temas pri kverelo, tute sen rilato al la universitato? Dum sekurgardisto Petro Tomson kaj polickomisaro Roberto Elis enketas, ili trovas, ke la morta docento estis implikita en iuj kontraŭleĝaj mongajnaj entreprenoj. Kaj, ke en tiu arbaro oni neatendite malkaŝis kultivaĵon de ..., nu, legu la libron por trovi, pri kio temas.

La stilo de Ronald Cecil Gates estas relative facila, kaj oni ne bezonas multe cerbumi por kompreni la intrigon. Tio estas kaj pluso kaj minuso literaturaj. Malsimile al tio, kiam oni legas krimromanon de Agatha Christie, oni ne trovas lerte kaŝitajn spurojn, en la sinsekvo de eventoj. Kaj la idento de la kulpulo estas ne divenebla ĝis la fino de la libro. Do tiel intelektostreĉa la romano ne estas. Tamen ĝi estas interesa kaj ne pretendas esti pli ol distra legaĵo por ordinara esperantisto. Jen celo, kiun ĝi tre bone plenumas. Vi ĝuos ĝin.

Mi rimarkis, legante la verkon, ke la lastatempa kutimo uzi formojn, kiajn -atis, -intas, -intis ktp kondukas al la ekapero de verboformoj, intence ellasitaj el Esperanto de Zamenhof: perfekto, pluskvamperfekto, imperfekto k.a. Ĉu tio estas vera pliriĉigo de la esperanta verbosistemo? Mi ne certas.

Donald BROADRIBB

Ronald Cecil Gates: Mortiga Ekskurso. Eldonis Flandra Esperanto-Ligo, 2006. 111 paĝoj gluitaj. ISBN 90 77066 23 3. Prezo ĉe FEL: 10,00 eŭroj + afranko.

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo