Ligo al Monato  

Kronikoj de niaj frustriĝoj

"Popolo, kiu ne kuraĝas ridi pri si mem, ne estas matura." (Raymond Schwartz)

Memkritiko, same kiel sinmokado, ofte rezultas el klara memkonscio. Stultaj estas do socioj aŭ homgrupoj, kiuj prenas sin mem tro serioze kaj, blindigitaj de siaj veroj, ne povas vidi sin en la spegulo de la konscio. Ni, heroaj kaj samtempe klaŭnecaj donkiĥotoj de Esperantujo, estus povraj estaĵoj, se ni, de tempo al tempo, ne igus nin objekto de nia propra rido.

Aliflanke, obstina malkapablo ridi pri si mem kreas paradokson: ĝi vekas ridemon. Nu, kial ni tiel ofte priridas la Civiton, eĉ se tiu ridado estas kamuflita per la eleganto de niaj retorikaĵoj?

Ĉi tie temas tamen pri alispeca mokado, grava atingo, pri kiu ni povas pli fiere fanfaroni ol pri la multnombraj sablokasteloj, kiujn ni, esperantistoj, ŝatas konstrui. Samideanoj, kolekto de "satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj esperantistoj", kompilitaj de Aleksander Korĵenkov, Sten Johansson kaj Valentin Melnikov, kondukas nin al ridado, ridetoj, fojfoje melankoliaj ridoj, ĉar finfine ĝi memorigas nin pri nia homeco.

Ridante de teksto al teksto (datitaj de 1914 ĝis 2005), la leganto pasos tra diverskolora galerio de verkistoj, el kiuj estas okazaj kaj "plentempaj" humuristoj: Vasilij Devjatnin, Julio Baghy, Trevor Steele, E. Wende, Raymond Schwartz, Liven Dek. Jen nur kelkaj el 21 aŭtoroj, kiuj konsistigas la kolekton. Ili plejparte karikature bildigas la fuŝaĵojn de esperantistoj kaj/aŭ de ilia verda mondeto.

Escepto estas Gonçalo Neves, kiu iras iom kontraŭdirekte en Fakistoj: en scienca kongreso, la partoprenantaj sciencistoj – pentritaj de la aŭtoro kiel homoj, kiuj pli kaj pli multe specialistiĝas pri pli kaj pli malmulto – estas bise kaj fajfe aklamitaj, kvazaŭ film-steluloj. Tiu situacio pluas ĝis alpaŝas la podion, la lasta ĉe la lastaj, iu "etkreska barbulo okulvitra" por prezenti al la publiko dekses-regulan helplingvon. La sekvo estas antaŭvidebla, eĉ se mankas al la leganto iom da imagpovo: la publiko lin forpuŝas per "eksploda malaplaŭdo", ĉar al ĝi plaĉas nur "amplekse kompleksaj" eltrovaĵoj. Simplas la ideo, sed la rakonto estas teksita tiel (kun evidentaj markoj de la poeta talento), ke la leganto ne sukcesos deteni sin de ridado.

Tutsame, kiel ne priridi la fervoran aŭskultanton de kurt-ondaj – kaj tro kurt-daŭraj kaj maloftaj – esperantaj radioprogramoj? Pie li atendas la horon de la elsendoj por fine nur kelkajn disajn frazojn aŭskulti, pro oftaj fadoj kaj malhelpo de familianoj, televidantaj en la sama ĉambro. Lia plezuro tre mallonge daŭras, ĉar el triminuta radioprogramo li povas kapti nur kelkajn sekundojn da vortoj, ne povante aŭskulti la finan recepton por la sukceso de Esperanto, donitan de intervjuato. Oni povas nur imagi, ke la rolulo, en tiu rakonto de Roger Imbert, titolita La noktoj de Sam Ideano, samideane atendos "ĉiun kvinan semajnon en la monato" por vane provi aŭskulti siajn ŝatatajn elsendojn. Pro tiaj trafaj bildigoj, la leganto eble identiĝos kun kelkaj roluloj kaj tiel kun ili solidariĝos.

La demando pri la eternaj vers-faristaĉoj kaj pri malbonaj verkistoj kaj kanzonistoj de Esperantujo estas pritraktita en rakontoj de pluraj aŭtoroj, entute 5 (Vasilij Devjatnin, Czeslaw Kozlowski, Sten Johansson, Trevor Steele kaj Christian Rivière). Ĉu "popolo diras, Dio diras"? En tiu okazo, bedaŭrinde, jes.

Ne mankas satiro de Louis Beaucaire, kiu per sia Kiel mi fariĝis kunfondinto de UEA (oni legu "Unuiĝo de Esperantistaj Amordomoj") aldonas malprudan spicaĵon al la kolekto. Ĝi kontrastas, ekzemple, kun la klasika Gastamo de Spomenka Štimec, ne nepre pro foresto en ĉi-lasta de pikaj eventoj, sed pro diferenco de rakonttekniko. Pro forta motiviĝo en la eventoĉenoj (kaj eble ankaŭ pro aludoj al veraj okazintaĵoj en la Esperanto-movado), la rakonto de Beaucaire impresas pli flua ol tiu de Štimec. La leganto tamen ambaŭokaze ridos.

Granda merito de tiaspecaj verkoj konsistas en tio, ke ĝi proponas nenian solvon al nia problemaro. Ĝi plejparte legeblas kiel amuzaj kronikoj de niaj frustriĝoj, sed, legante ĝin, ni almenaŭ ricevas la impreson, ke ni iom ferias el niaj "celadoj", kiel dirus Zamenhof. Do, anstataŭ kolekti suspirojn (de tio ni jam havas larĝan stokon), kiel prova rolulo en la lasta rakonto (Kolektanto), el la plumo de Liven Dek, ni tutsimple kolektas ridojn. Eble – kiu scias? – intertempe aperos senmanka recepto por la "antaŭenigo de nia afero".

Reinaldo Marcelo FERREIRA

21 aŭtoroj: Samideanoj: satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj pri esperantistoj. Eld. Sezonoj, Kaliningrado, 2006. 80 paĝoj, glue bindita. Sen ISBN. Prezo ĉe FEL: 7,50 eŭroj + afranko

 

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo