Inter sudo kaj nordo

Ferenc Szilágyi: Inter sudo kaj nordo.
Eld. Eldona societo Esperanto.

185 paĝoj. Bindita en t. n. "Integral"-kovrilo. Formato 13 X 19 cm.

MR 1/1951

Inter sudo kaj nordo konsistas el sep verkaĵoj kun aldona kroniko pri hungaroj en Svedlando. La kronikaj notoj ne estas tro longaj, kaj ĉiuj grupiĝas ĉirkaŭ unu temo: la lingvo. Ili estas bonhumore verkitaj, preskaŭ kiel amuzaj anekdotoj, sed ili tamen havas tre seriozan enhavon kaj same seriozan konkludon : "Oni ne respektas sufiĉe la lingvon kiel malhelpon. Se oni ne bagateligus tion, ni estus jam venkintaj, kaj ni tute ne scius, ke konfliktoj estas eblaj."

La ceteraj verkaĵoj estas alispecaj kaj variaj. Inter ili estas realaj epizodoj, rakontoj, noveloj, fantazioj. Sed tio estas apuda afero. Ĉu vera, ĉu kreita de verkista imagopovo, ĉio estas rekte rilata al la vivo - al nia nuna vivo kiel tuto - ĉio mem ŝajnas plena de vivo. Szilágyi estas tre lerta virtuozo de Esperanto. Pli frue mi legis de li tiajn verkaĵojn, en kiu la lingvo propre ne estas esprimrimedo, sed ja la ĉefa objekto de pensado, la temo mem. Tia maniero de verkado havas certajn avantaĝojn en Esperanto. Sed estas neutile, kaj foje eĉ malutile, kiam verkisto ebriiĝas pro 1a riĉa esprimpovo de nia lingvo. Oratoraĵoj estas preskaŭ sensencaj, se ili ne estas samokaze tiaj esprimrimedoj, kiuj plej adekvate kaj plej intense redonas la pensojn kaj sentojn de aŭtoro. Turilate ni trovas ĉe Szilágyi konsiderindan progreson. Pli asketa literaturamanto eble trovos ankoraŭ manplenon da vortoj kaj esprimoj, kiuj esence estas superfluaj. Tamen la libro certe plaĉos same multe al lingvo-entuziasmuloj kiel al homoj, kiuj ŝatas libron unualoke pro ĝia sencoplena enhavo.

Piuraj verkaĵoj rilatas al pli malpli realaj temoj. En ili estas aludoj kaj ankaŭ rektaj redonoj de grandaj sociaj kaj moralaj problemoj. Szilágyi ne solvas tiujn problemojn. Li nur provas redoni, en la diritaj libropartoj, kiel homoj sentas, pensas kaj reagas, kaj ne ĉio estas esprimo de lia propra pensado. Tamen ni trovas en lia maniero de verkado almenaŭ la sugeston kiel oni eventuale povas solvi ilin individue, t. e. ne granda nombro da individuoj, por kiuj Esperanto fariĝis multe pli ol tempopasigilo.

Ne ĉiuj ĉapitroj estas same sukcesaj - en "Kiu donis, kiu ricevis?" senteble mankas koncentriĝo - sed kune ili formas tre bonan samideanan libron. Szilágyi plene estas Esperantisto, oni eble povus diri homo de nova kulturo, kaj lia libro certe estos inter la unuarangaj en nia literaturo. En komparo kun similaj rakontlibroj en kulturgravaj kaj prestiĝaj lingvoj ĝi estus pli ol tolerebla, pli ol kritikrezista; ĝi estus "laŭdinda".

La lingvo estas tre flua, sprita kaj natura. Restis iuj esprimoj, kiuj ŝajnas al mi diskutindaj aŭ eĉ eraraj, sed ili estas nemultaj kaj kelkaj eventuale povas esti preseraroj aŭ plumglitoj. El tiuj lastaj sur p. 60: konfuziga anst. konfuza; sur p. 61: konfuziĝis anst.: konfuzis; sur p. 130; senkonscienca anst. senkonscia.

"Farmo" signifas : lupreno de tero aŭ bieno. "Kokinfarmo" (p. 16), se mi bone komprenis laŭ la kunteksto, devus esti: kokinkampo, kokinpaŝtejo, kokinĝardeno aŭ io simila. Mi atentigas pri tio, ĉar la dirita uzo de farm' fariĝas pli kaj pli ĝenerala. "Kino" estas la projekcia aparato. Mi ŝatas la plisimpligon de kinematografejo, sed devus esti: kinejo, kinoteatro, filmteatro aŭ io simila. Anstataŭ "sufiĉe" mi kelkfoje skribus "kontentige" aŭ "konsiderinde" laŭ la senco. Konscienca lingvoflego estas tre dezirinda. Tamen la malglataĵoj apenaŭ estas gravaj rilate al la bonega tuto.

L. C. Deij.