Kredu min, sinjorino!

Cezaro Rosetti: Kredu min, sinjorino!
260 p., 13,5 X 19,5 cm. Bind.

Eldonis: Heroldo de Esperanto.

MR 2/1951

Recenzo de Stellan Engholm

Cezaro Rosetti, frato de Reto Rosetti, mortis en majo 1950. Legante lian postlasitan libron ni ĝojas, ke li skribis ĝin, bedaŭras, ke ĝi estas sola, bedaŭras, ke li ne restis inter ni almenaŭ tiel longe, ke ni povis diri al li, kiel ni ŝatas ĝin.

Li rakontas memorojn el sia vivo kiel foira vendisto en Anglujo kaj Skotlando. Lia rakontokapablo estas neordinara. Li neniam donas iun eventon aŭ iun detalon tro multe nek tro malmulte, ĉio estas konciza kaj tamen plenviva kiel la vivo mem. Humoron li havas. De la unua linio ĝis la lasta ni kvazaŭ konkrete travivas kune kun li tiujn jarojn de lia vivo. Tre multe da homoj ni renkontas, kaj ni bezonas nur kune kun li iomete kunesti kun ili por konatiĝi kun ili kvazaŭ de interne.

Lia lingvo estas certe la plej viva kaj plej matura, kiu ĝis nun troviĝas en iu esperanta libro. Ĝi ne estas beletre arta aŭ artista, sed li scias, kiel oni konstruas bonan frazon, sintakse kaj esprimvalore, kaj tio estas finfine la plej granda arto en lingva esprimado. La bontrovitaj proverboj kaj parolturnoj uzitaj kiel ĉapitrorubrikoj siamaniere montras, ke nia lingva heredaĵo estis por li viva realaĵo.

Evidente li ŝatis sian metion, alie li apenaŭ povus skribi pri ĝi, kiel li faris. Tamen oni demandas sin, ĉu tia aktiveco povis efektive kontentigi homon kun la spiritaj kvalitoj de Cezaro Rosetti. Tagon post tago kaj jaron post jaro persvadi homojn aĉeti varojn, kiujn ili ĝenerale ne bezonas aŭ povas pli facile kaj malkare havigi al si en plej proksima butiko, se la vardistribuo estas racia kaj laŭcela - ĉu tio estas vivotasko por vera homo? Pri tio la aŭtoro ne diras eĉ unu vorton. Mi tute ne konis Cezaron Rosetti. Ke li ne estis supraĵa, pri tio atestas lia libro. Sed mi havas la senton kaj emas kredi, ke en li troviĝis granda kaj profunda personeco, kiu sciis profunde observi, ekzameni kaj prijuĝi la vivon kaj ankaŭ posedis fortajn kaj profundajn sentojn. Sed li restas ĉiam malantaŭ netravidebla kurteno, li nur sendas la foirvendiston Rosetti por akompani nin por konatiĝi kun la granda foira vivo, plena de bruo, penado, aspiroj, blufo, vivo en si mem tute sensenca kaj nevera, sed en kio troviĝas io vera kaj sencohava aŭ almenaŭ sencopostula, la homoj.

S. E.