Homoj kaj Riveroj

________________________________________

Recenzo: Homoj kaj Riveroj de Johan Hammond Rosbach

de Josef VONDROUŜEK

aperis en Nica Literatura Revuo, 3/6, p. 240

________________________________________

Johan Hammond Rosbach: Homoj kaj Riveroj. Fasko da rakontoj pli-malpli aŭtentikaj. Paĝoj 140, fortika tolbindaĵo. Eldonejo K O K O, Kopenhago.

________________________________________

La libro enhavas 22 novelojn, rakontojn kaj rememorojn. La titolon de la libro eksplikas motivo el Leo Tolstoj: Homoj estas kiel riveroj... La unua rakonto: La junulino, la ĉapelo kaj mi estis premiita en la Belartaj Konkursoj ĉe la 40-a Universala Kongreso de Esperanto en Bolonjo. Ĝi katenas atenton de la leganto ĝis la surpriza fino, la freŝa rakontmaniero kaj diversaj turnoj de hazardo igas plene ĝui la legaĵojn. La Cigna kanto estas unu el la pli ampleksaj noveloj pritraktanta problemon de eŭtanazio kun profunda saĝo, delikateco kaj moralo; ĝi impresas neforgeseble kaj kortuŝas. Rakonto kondamnanta la rasismon kun leĝere sprita pruvo kaj venko estas la Koloro. Novelo Riveroj estas la dua ampleksa rakonto, apoteozo de grandaj riveroj flanke de la aŭtoro migranta tra la mondo kaj estanta neniam sata pri varieco kaj multformeco de la vivo. Rememoroj el la junaĝo kiel Gastoj ĉe ni, Ofendita, La ligna ĉevaleto, La Lasta tagiĝo k.a. estas ĉarmaj, plenfreŝaj observoj el tiu feliĉa tempo, parte plenaj de melankolio super tio, kio nereveneble pasis. Noveloj La rusa kanto, Bravulino kaj Bildo rompiĝis estas malbonaj travivaĵoj de la aŭtoro el tempo de la germana okupacio kaj vidigas abomenon de la diktatura teroro. Humuraj kaj ironiaj estas la rakontoj Perdita diamanto kaj La meĉo brulas.

La stilo de la tuta verko estas klara kaj modela, la rakontoj legiĝas flue kaj facile, kvazaŭ vi legus bonan, interesan libron en la gepatra lingvo. Piaĉaj kaj elvokivaj estas ekz.: la tempo limakis, enbankigi monon, li enkonkiĝis.

La libro "Homoj kaj Riveroj" estas valora originala verko kaj signifas veran pridonacon de Esperanto-literaturo. "Homoj kaj riveroj" nepre meritas esti are legata kaj troviĝi en manoj de la esperantistaro. La eldonejo KOKO estas gratulinda pro aperigo de bonega kaj bela libro.

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo