El la Maniko

________________________________________

El la Maniko

recenzo de D-ro Franiŝek VANEK

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/3 p. 120

________________________________________

EL LA MANIKO de Reto Rossetti estas la tria libro de La STAFETO Eldonejo J. Régulo Pérez, La Laguna, Tenerife, Kanariaj Insuloj, 221 paĝoj, 20 x 16 cm.

Ĝi prezentas novelaron, kiun ĉiu progresinta Esperantisto tralegos kun viva intereso. Nekutimaj, malofte uzataj, eĉ tute nove elpensitaj vortoj abundas kaj komence iom strange impresas.

Pri neologismoj oni trovas en la libro ŝajnige tute sciencajn ĉapitrojn de profesoro Klapelkap kaj estas vera volupto ĝui similan legaĵon. Oni ĉiam nur fieras pri tio, ke ne nur ekzistas tiom spritaj ĵonglistoj de la lingvo, sed ankaŭ pri tio, ke la lingvo Zamenhofa mem posedas tiel mirindan elastecon. La noveloj montras diversajn temojn, grandparte ankaŭ el nia esperanta vivo. Min persone tuŝis la tute originala temo pri Francisko la Fuŝulo kaj pri Vilaĝa artikisto. Mi mem estas praktika kuracisto kaj mi nature spertis, ke tiuj t.n. ĥiropraktikuloj, alinome artikistoj, atingas kelkfoje mirigajn rezultojn. Tamen ŝajnas al mi, ke la miraklofaranta Donald kiel multaj generaloj rememoris nur pri venkoj kaj saĝe silentis pri malvenkoj, certe tute ne maloftaj.

La aŭtoro pruvis sian kapablon eĉ en fako detektiva kaj kiel kutime provas sprite mistifi la leganton.

Entute la libro kun karikatura memportreto de la aŭtoro sur la titola paĝo estas varme rekomendinda, aminda kaj leginda. Fine oni ne rajtas silenti pri ekstera ekipo de tiu nova eldonaĵo Stafeta. La senriproĉa preso, luksa papero, tipografia aranĝo igas ĉiun el la ekzempleroj volumo inda por bibliofila librobreto. Ankaŭ tiu zorgo pri digna vesto por eldonataj libroj estas unu el grandaj meritoj de Régulo Pérez kaj de liaj redaktantoj.

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo