Rozoj kaj urtikoj

________________________________________

Rozoj kaj urtikoj

recenzo de Tomas PUMPR

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/4 p. 159-160

________________________________________

ROZOJ KAJ URTIKOJ. Poul Thorsen 1 vol. tolbindita, 118 paĝoj (1,50 dolar).

________________________________________

La nomo de la juna dana sarnideano Poul THORSEN komencis pli kaj pli ofte aperadi sur la Esperanta Parnaso: jen altiris nian atenton trasentitaj kaj plejparte en serena humoro verkitaj originaloj, jen lia traduko prezentis al ni juvelon el la dana poezio. Ne malpli ol okfoje en la lastaj jaroj ekbrilis liaj versoj en diversaj literaturaj konkursoj, rikoltante premiojn de rekono La plej riĉajn laŭrojn la poeto forportis el la Belarta konkurso de UEA en Harlemo 1954, kie li gajnis en la originala poezio la duan kaj kvaran premiojn kai en la traduka poezio la unuan premion.

Tiuj ĉi sukcesoj pravigas niajn esperojn kaj certe kuraĝigas lo novan talentan. Estis nur nature, ke la Komuna Konversacia Klubo en Kopenhago eldonis kolekton de liaj poemoj sub la titolo Rozoj kaj Urtikoj.

La libro disfalas en du partojn: La unua estas antologieto de tradukaĵoj el la danaj poetoj, la dua estas originaloj.

Estas aparta ĉarmo gustumi el fremdnacia poezio specimenojn, elektitajn per sentemaj fingroj kaj redonitajn de kompetenta poeto. Precipe se temas pri popolo malgranda, kies valorajn literaturajn verkojn oni tradukas maksimume en lingvon de iu "granda nacio", sed por la plejmulto de la alilingvanoj ili restas ŝlositaj sub sigelo. Kaj ricevinte subite en la manojn verkon, kia estas tiu ĉi de Thorsen oni mire konstatas, kiel intensiva kultura kaj arta viva pulsis alilande kaj kiel estas interplektitaj la reciprokaj influoj de la komun-homa kulturo.

El la daŭro de preskaŭ du jarcentoj marŝas antaŭ niaj okuloj 17 danaj poetoj kun 36 poemoj. Malgrandaj biografioj helpas al orientiĝo pri la medio en kiu ili elkreskis. Ekde gaja, iam eksmoda kaj hejme najbara bonhumoro de Johan Herman Wessel el la XVIII jarcento ĝis la ekspresionismo de la frue mortinta samtempulo Gustav Munch Petersen, malfermiĝas ventumilo de nomoj kaj verkoj respektindaj kaj tamen apenaŭ konataj. Ama liriko, satira Sprito, omaĝo al la lando, honorigo al grandaj viroj, jen specimenoj el la larĝa skalo. La pensoj de talentaj poetoj fajreras, ilia sprito sparkas... Kaj tamen: apud la erudita kaj rafinita Eŭropa poezio, tre home tuŝas nian koron la krude primitivaj eskimaj kantoj, interpretitoj laŭ Knud Rasmussen (mem naskiĝinta en Gronlando kaj parte eskim-devena):

Mi volas kanti kanton,
kanto, kiu estas forta.
Unaija - unaija.
Malsana mi kuŝas ekde aŭtuno,
senhelpa, kvazaŭ mi estus
mia propra infano...
La tempo, la tempo ne volas pasi...

Certe la plej forta (kaj prave premiita en Harlemo sur la unua loko), estas la "Leprulo" de Hans Hartvig Seedorff Pedersen. Estas versoj ce konsterna, doloriga belo:

Mi grincas kaj mi grakas.
Mi krias kaj mi krakas
per la klakilaj klakas
por timo kaj obsed' -
Pri venĝo mi ne revas:
Manĝrestojn mi ricevas -
kaj vidu: mi diskrevas
de frunta ĝis pied' !

En la dua parta de la libro enestas 30 originalaj poemoj de Thorsen. Temas pri Muzo plejparte leĝera kaj facilkrura: priskribo de epizodo el la Eŭropa vojaĝo, rememoro pri amika, amuze versita anekdoto ktp...

La poeto suverene manipulas la versteknikon kaj scias trovi tre trafajn vorto-turnojn, adekvatajn al la etoso de la poemo: jen gracie facilfluajn, jen drastajn aŭ komikajn. Neforgesebla estas la ŝerca soneteto Kismiso, kiu el la dekkvar "versoj" posedas nur du dusilabajn, dum ĉiuj aliaj havas -- po unu silabo!

En bonhumaraj versaĵoj ni kelkloke trovas ankaŭ inversitan vortodon, kiu ĉi tie efikas ja kiel komik-instrumento, sed apenaŭ estus tolerebla en serioza poezio: pri bienulo, kiu post sia morto venis en la inferfajron, ni legas, ke li alvenis "kie al loĝanto malvarmas ne, sed ĉiu volas; kaj tre malbonas malvarmi ne se oni volas." La samo validas ankaŭ pri postmetita prepozicio ("la vojo laŭ"). Por montri la talentan teknikon de la poeta ni ankoraŭ citu almenaŭ unu tradukon. Estas "Polemiko" de Jeppe Aakjaer:

Plej eta premo sur putra ovo --
kaj selo tuj disrompiĝas.
Ekŝprucas al viaj barb' kaj brovo,
kaj la fetoro sufiĉas.

Mi iam premis sur tiaulo
ne gravas kiu aŭ kio.
Sed kredu, kostis la fimakulo
kaj la adoro -- ho Dio!

Tiu ĉi ĝojinda libro ricevis ankaŭ indan kaj plaĉan eksteraĵon, kun amuzaj vinjetoj de Borge Hamberg. William Auld, kiu skribis antaŭparolon por la verko, akompanas ĝin per enkonduka rondelo, en kiu li sukcesis elsorĉi kvar esperantajn rimojn je la nomo de la aŭtoro Thorsen!

 

Reen al:

Ĉefpaĝo originala literaturo