Tre meritplena rakontanto

Ulrich Becker: LA AĴOJ KAJ LA SEZONOJ, IEM Yieno 1996, 114 p.

Recenzas Gerrit Berveling

De La Aĵoj kaj la Sezonoj la kleraj esperantistoj konas minimume jam parton. Ĉar kvankam kelkfoje iuj riproĉas al la juĝantoj de Belartaj Konkursoj, ke ili ne sufiĉe serioze faras sian laboron (jes vere: tion mi aŭdis! Ho ve!), la fakto ke Ulrich Becker plurfoje estis premiita, estas nepre meritita. Por ke restu al vi, aĉetinte kaj eklegonte la kolekton, ankoraŭ io por malkovri, nur pri kelkaj noveloj mi iom atentigos.

La Venko estas strange obseda fantazia mondo, kiu tre similas la nian, sed tamen sub ŝanĝita vidpunkto: temas pri la Esperanto-movado kaj ĝia revata "fina venko". Tion iam ili atingos, sed ho fi! kiavoje? Per klonado. Kaj... la mi de la rakonto avertas nin!

... Iam ili refondos gazeton en Esperanto. Ili ja estas sufiĉaj, laŭkvante.

Kaj iam ili remalfermos centran oficejon.

Supozeble, post sufiĉa kresko de ilia nombro, iam ili venkos en universala plebiscito pri la lingva demando en la mondo. Dume mia envia sango sekiĝis kaj polviĝis, en la gamboj, en la koro, kaj en la cerbo.

Agu tiu, kiu unue legos tiujn miajn liniojn - nialingve. Skribante mi faris, kion mi devis, dum mi sentis miajn okulojn plunebuliĝi, miajn orelojn plufebliĝi kaj mian... pensadon... estingiĝi...

Trompo estas literature lertega stilekzerco, en kiu rolanto de la rakonto ekdiskutas kun sia aŭtoro. Vere fascine por legi. La finon malkaŝi estus nedece.

Sed pleje trafis min fakte la pli longa novelo-ĉeno La Memoreroj. Ampleksante ĉirkaŭ la duonon de l' verko, ili subdividiĝas en Tri kazoj de Amoro, (Vere, admirinde kiel li scias vortigi la kreskantan tension, kiu kondukas al klimakso "ne simpla orgasmo, sed sensona, nefiniĝanta krio de ĉiuj organoj ĉeestantaj la lecionon" - kaj tion, neniam uzanta esprimojn maldecajn!) Tri kazoj de Amo, ("En la rilatoj de du homoj estas ĉiam unu kiu amas pli forte ol la alia. Kaj li suferas pro tio". La tria paragrafo fariĝas tre unutona - sed ne monotona! interna pensofluo preskaŭ unuspire dirinta:

"Amo estas...

... kiam vi premetas vian dekstran vangon tiei kontraŭ lia varma kolo, ke la kliniĝo de lia kapo direkte al lia dekstra ŝultro ĉirkaŭas vian mentonon, kaj vi, kiam vi poste fermas viajn okulojn, ekhavas la senton esti nun en unusola ebla pozo......." ktp., kvazaŭ reve-sonĝe-feliĉetose.) Tri okazoj en Urboj (La tri urboj estas Nov-Jorko - iom turisme; Helsinko - folklorece; Berlino - vere harstarige-realece. La enmetroa atako de kalvkapuloj kontraŭ la juna libanano, dum ĉiuj ĉeestantoj nur rolas spektantojn: nur pasintsemajne en nacilingva gazeto mi legis pri junulo en Amsterdam, kiu ion tian ne povis toleri - kaj mem estis mortigita. Tia ja ofte estas nia nuna realo!) kaj Tri okazoj el Historio (Dum la jubilea UK en Varsovio, la juna germana samideano, kiu eĉ klopodas paroli pollingve en lokaj butikoj, devas aŭdi: Mi neniam ion vendas al germanoj. Kiam, ja kiam fine finiĝos milito?).

La Esperanto-maŝino estas tre interesa iom sciencfikcia surrealisma historio.

Entute: verko nepre plen-matura! Mi gratulas la eldoninton, ke li sukcesis por sia "stalo" akiri tiun ĉi novan talentulon!

 

 

Reen al:

La aĵoj kaj la sezonoj Ulrich Becker Ĉefpaĝo originala literaturo