Torento kvieta

Stellan Engholm: Al Torento. 95p. Köln 1930, Heroldo de Esperanto; 2a eld. Stockholm 1934, Eldona Societo Esperanto.

En 1930 la tridekunujara Stellan Engholm debutis per la novelego Al Torento, kiu vekis grandan atenton pro sia stilo natura kaj matura. En ĝi li rakontis pri Karlo, kampara junulo kiu liberigas sin el la gepatra hejmo kaj eklaboras en urbeta uzino. Li estas soleca persono, kiu tamen serĉas amikojn kaj knabinon, sed li ne scias facilanime rilati al ili. Karlo estas serioza, pensema junulo, kiu kun la memcentreco de junuloj kredas sin la sola tia homo en maro el homoj pli-malpli robotaj.

La rakonto senĉese konservas la perspektivon de Karlo, do ĉion, kio okazas, kaj ankaŭ ĉiujn eksterajn mediojn, ni spertas per lia perceptado kaj interpretado. Efektive okazas ne tre multe en ĉi novelo, aŭ pli ĝuste: kio okazas, disvolviĝas ĉefe en la menso de la protagonisto, kaj ni partoprenas en lia rezonanta pensofluo.

La ekstera scenejo de la rakonto estas plene realisma, kaj Engholm tre lerte prezentas al ni diversajn mediojn. La socia kadro estas ĉiam laborista, sed oni moviĝas de la kamparo, al la urbeto Torento kaj pluen al la ĉefurbo. Ĉiun lokon la aŭtoro lerte kaj trafe priskribas, ĉiam tra la okuloj de Karlo.

La homa interagado ne estas same realisma. Ŝajnas, ke la aŭtoro elsarkis ĉion banalan, ĉiutagan el la dialogoj. Tial ili povas ŝajni iom pezaj kaj nenaturaj. Cetere, ne estas tre multe da parolado en ĉi verko, sed des pli da pensado.

La plej grava rilato estas tiu inter Karlo kaj Enjo, knabino kiun li ekamas (kvankam tiel drastan vorton kiel "amo" oni apenaŭ trovas en ĉi verko). Troviĝas tamen obstaklo al ilia kunestado, kaj kiam li ekscias ĝin, la du gejunuloj disiĝas, tamen ne pro siaj propraj sentoj, sed ĉefe pro ia tradicia deco. La rilato tamen daŭras - per pensoj kaj kelkaj leteroj.

Entute fortaj emocioj ne estas esprimataj en ĉi verko. Ĉiuj, ne nur la protagonisto, agas tre retenite, kviete. En Torento ne muĝas torento el sentoj aŭ agoj.

Li provas dispartigi kaj analizi siajn sentojn kaj paroli racie al si mem por tiamaniere forigi ŝin el sia konscio kaj samtempe forigi sian doloron. Tio ne sukcesas. Kiam li volas kapti siajn sentojn, ili tuj disfluas kiel akvo inter la fingroj, kaj li ne povas difini kaj fiksi ilian enhavon. Unu estas certa: li ne koleras kontraŭ ŝi. (p. 71)

Tiam la bildo de Enjo komencis reviviĝi en lia interno. Ree li sentis doloron pro sia perdita revo. Sed strange, samtempe ĝi estis kvazaŭ konsolo al li. Ekzistis tamen unu homo, kvankam por eterne disigita de li, kiu eble pensis pri li, kaj al kiu li estis pli ol nura ombro.

Li ekmemoris la promeson skribi al ŝi sed hezitis plenumi ĝin. Ĉu ne estus sensence, sentimentale? Sed aliflanke ŝi estis kompatinda, sola, senespera. Eble signeto de kompato kaj kompreno donus iom da konsolo al ŝi. (p. 79)

Jam en ĉi frua verko la stilo de Engholm ŝajnas preskaŭ preta kaj simila al tiu, kiun oni renkontas en liaj pli malfruaj verkoj. Ankaŭ la temaro kaj la maniero trakti la temaron iom similas tiun de aliaj verkoj de Engholm. La fikcian sed realisman lokon Torento li poste reuzis en la trilogio Infanoj en Torento 1-2 / Vivo vokas, kiu tamen ne havas komunajn rolantojn kun Al Torento.

Sten Johansson

 

Reen al:

Al Torento Stellan Engholm Ĉefpaĝo originala literaturo