Amparolo

NEMERE István: Amparolo. Skövde: Al-fab-et-o, 1997. 80 paĝoj. Broŝurita.

Nemere estas bone konata en Esperantio (kaj ankaŭ Hungario) kiel romanisto. En siaj romanoj li ofte fikciigas verajn okazaĵojn (Sur kampo granita, Krias la silento), diskutas gravajn sociajn problemojn (diktaturon en La blinda birdo, terorismon en Serĉu mian sonĝon -- dek-kvar jarojn antaŭ ol la modiĝo de terorismo je 9/11!), prezentas rigardon al la estonteco (La fermita urbo, Terra), aŭ simple distras (Vivi estas danĝere, Serĉu kaj vi trovos). Oni ofte emas forgesi, ke li verkas ankaŭ novelojn; lia unua Esperantlingva libro estis novelaro (La naŭa kanalo).

Amparolo, laŭ la dorsa priskribo, traktas en siaj 15 noveloj ne amon sed renkontojn -- sed fakte en la mondo de Nemere estas iom malfacile distingi inter la du. Kompreneble, ne temas ĉiam pri amo inter viro kaj virino (en "Orokula Hundo" ni vidas renkonton, eventuale amon, inter viro kaj hundo), kaj kiam temas pri amo inter viro kaj virino, la amo foje povas montriĝi difekta aŭ eĉ amariga ("Viola", "Retuŝo") aŭ senespera ("Adana", kiu iom memorigas la novelon "La ŝlosiloj de decembro" de Roger Zelazny). Foje temas pri amo al etoso, kiu evidente povas transiri ĝis amo al homo ("Surmonte", "Altiro", kiuj en iu senco estas la sama novelo, ripetite). Foje eĉ amo inter Dio kaj homoj ("La sciigo", "La stranga fremdulo", "La gasto").

La lingvaĵo estas ne tute neriproĉebla. Kvankam ĝi ĝenerale estas simpla, facile komprenebla (oni foje devas koni, aŭ serĉi, kelkajn specialajn vortojn por birdoj aŭ plantaĵoj kiuj troviĝas ĉefe en partoj de Eŭropo), estas unu sufiĉe grava difekto: Nemere (aŭ eble la redaktinto -- mi tion malofte rimarkis en aliaj verkaĵoj de Nemere) ne scias distingi inter participo difinanta substantivon (adjektiva) kaj participo difinanta la kondiĉojn, en kiuj io okazas (adverba), kaj preskaŭ senescepte uzas la unuan, eĉ kiam la dua estas nepre necesa. Nu, la nepreco ne estas ĉiam tiel facile konstatebla, ĉar ambaŭ formoj povas esti ĝustaj, depende de la intenco de la verkinto; ekz-e, sur la unua paĝo de la unua novelo, "Kapreoloj en la nokto", kiam Viktor diras al si: "Do, mi estas ĉi tie sola, havanta kvardek sep jarojn", ŝajne la verkinto devis meti "havantE", sed "havantA" ankaŭ povus estis ĝusta. Sed tuj sur la dua paĝo de la novelo, kiam "Virino en mallonga pelto sidis ene kaj kun pordo malfermita, rigardanta malantaŭen provis ekigi la veturilon", ŝajne "rigardantE" estas nepraĵo, ĉar vere la vorto ne priskribas la virinon sed la situacion de la provo.

Krom tio, oni povas nur laŭdi la lingvaĵon (kaj tion mi eĉ ne mencius se ĝi ne estus oftaĵo). Kaj, kompreneble, la novelojn mem, kiuj, mallongaj, estas ĉiuj gemetoj.

-- Don HARLOW

 

Reen al:

Amparolo István Nemere Novelaroj Ĉefpaĝo originala literaturo