Dolĉamaraj renkontiĝoj

István Nemere: Amparolo. Novelaro. 80 p. Al-fab-et-o, Skövde 1997.

Kompare kun la du pli fruaj novelaroj de István Nemere, La naŭa kanalo el 1981 kaj Krokize de mia ĝardeno el 1992, ĉi tria kolekto, Amparolo el 1997, estas iasence pli kohera. La stilo en ĝiaj 15 noveloj estas relative unueca. Superregas tono revema, sopirema, iom melankolia kaj fojfoje amareta, kvankam kelkaj el la noveloj estas iom tro sentimentale sukeritaj. Preskaŭ en ĉiu rakonto okazas renkontiĝo surpriza, revata, sopirata aŭ elreviga. La homoj en la noveloj ofte estas soluloj, kiuj retiriĝis for de brua urbo kaj postulemaj homoj, ofte en iun kamparan dometon. Sed tie ili spertas hazardan viziton, kiu eble ŝanĝos al ili la vivon, aŭ kiu mistere konfirmas, ke io ŝanĝiĝis.

Pluraj el la scenoj estas realisme kvankam eble iom romantike priskribitaj. Tio validas interalie pri kelkaj naivete promesplenaj renkontiĝoj de gesoluloj, ekz. tiuj en la tenera Kapreoloj en la nokto, la bonhumora Surmonte kaj la naiva Altiro. Sed pli bona ol tiuj estas Vintra brilo, kiu tre bele kaj dolĉamare scenigas per konkretaj detaloj la rilaton inter viro kaj lia nepino. Alia sukcesa renkontiĝo estas tiu en Orokula hundo, inter viro kaj hundo sufiĉe anime akordaj inter si. En ĉiuj ĉi renkontiĝoj regas grava ligo inter homaj animstatoj kaj la natura pejzaĝo, kiu plej ofte estas bonege prezentita.

Sed okazas ankaŭ supernaturaj renkontiĝoj. Kristnaske Jesuo vizitas maljunulinon en La gasto, kaj io simila okazas al juna paro en La sciigo. Kaj en La konko virinon vizitas ŝia ĵus mortinta frato. Bedaŭrinde Nemere ne scias dozi la aludojn pri siaj magiaĵoj, sed tro evidente kaj ripete montregas ĉion, kio tute forrabas la intencitan efikon. Alia vizito de Jesuo - al hazardluda kazino - okazas en La stranga fremdulo, naivega stultaĵo. Multe pli interesa magia vizito okazas en la fantastaĵo Stelveturanto, kie iaspeca senmortulo vizitas sian mortintan amatinon kaj ankoraŭ vivantan filinon sur tombejo. Sed plej bona el la magiecaj noveloj de Amparolo estas Adana, sciencfikciaĵo de nekutima speco. En ĝi viro vagas sur la tero kaj tra la tempo, pli kaj pli foren en la estontecon, serĉante sian perdintan amatinon. Tiu originala rakonto eble estas la plej bona scifiaĵo de Nemere, kaj krome eblas legi ĝin alegorie, kiel bildon pri la fremdeco kiun multaj el ni povas senti en mondo akcele ŝanĝiĝanta.

Se aparte mencii ankoraŭ erojn el la noveloj, eblus laŭdi parton de Viola, kie la aŭtoro bone scenigas ŝokon kaj malfeliĉon de juna knabino trompita de viraĉo. Feliĉe por Viola sed domaĝe por la leganto, ŝia ŝoko iom tro facile vaporiĝas sub la sunbrilo. En la novelo Mirakletoj ni spertas bonan prezenton de momento en ĉiutaga situacio, kiam la tempo kvazaŭ haltas, kaj dum tempeto malfermiĝas pordo al alia parto de la vivo. La kolekton finas aŭguro de la aŭtoro pri sia propra feliĉa maljunaĝo ĉe la maro en la novelo Aŭroro.

La novelaro Amparolo do enhavas kelkajn rakontojn bonajn, kelkajn akcepteblajn, kaj kelkajn, kie la aŭtoro iom tro sukeris la situaciojn aŭ evidentigis sian intencon. Preskaŭ ĉiuj disvolviĝas en mole dolĉamara etoso.

Sten Johansson

 

Reen al:

Amparolo István Nemere Ĉefpaĝo originala literaturo