PENSIGA KAJ PROFUNDE KORTUŜA

El n-ro 4/2001 de "Esperanto USA"

Aleks Gofen (San Francisco):

Lena Karpunina. "La bato" kolekto de 15 rakontoj. Flandra E-ligo, Antverpeno, 2000, 125 paĝoj.

Jen modest-aspekta libreto, kiu raitas enviciĝi inter plej bonaj specimenoj de la monda nacilingva beletro en la ĝenro de mallongaj rakontoj, ĉar legado de tiuj ĉi ŝajne simplaj senartifikaj rakontoj ne nur vokas abundajn sentojn kaj pensojn, sed ankaŭ ofte asociiĝas kun majstra lakonismo de A. Ĉehov aŭ O'Henry.

La rakontoj estas sendependaj, sed ili viciĝas pli-malpli en kronologia ordo de la vivo de la aŭtorino, komence de ŝiaj mez-lernejaj jaroj ĝis ŝia nuntempa vivo. Tio estas ne aŭtobiografiaj, nek taglibraj notoj. Sed tiuj separaj epizodoj rakontitaj kun sincero kaj majstreco el plej profundo de la animo ne nur bone montras la grandan bildon, sed ankaŭ la tre personan vivon de unu konkreta homo, kiu kuraĝe elmontras la internon de sia animo de plej frua knabineco (nebula bildo sur la kovrilo) ĝis la nuntempo (foto dorse de la libro).

La granda bildo rilatas al tiu unu sesono de la tutgloba teritorio iam konata kiel eks-USSR, "la imperio de malico", laŭ la karakterizo de R. Reagan (kaj miaopinie tute prava). La loko estas Tadĝikistano, unu el la aziaj montaraj sub-respublikoj, kaj la tempo la jardekoj de formortado kaj de disfalo de la imperio. Do la juneca vivo-vojo de la aŭtorino pasis tra la relative sekura kaj nemalsata periodo en Duŝanbe, la ĉefurbo de la respubliko.

Por la nuntempuloj, tiel foraj de Tie kaj de Tiam, unue povas ŝajni, kvazaŭ ili estas legontaj pri io tro speciala, senrilata kaj senkonekta al la aktualaĵoj de la vivo nun kaj ĉi tie. La ŝajno tut-erara!

La kolekto komenciĝas de eble plej frua knabina rememoro la titol-rakonto "Bato", amara sendube, des pli ke ricevita de la patro. Oni poste ankoraŭ notos foje negativajn spertojn de la knabino rilate al la patro, ekzemple kiam li iom strange trudas al la filino motorciklon, evidente neefektivigitan revon el lia propra juneco. Tamen estas neniuj duboj kio restis fin-fine en la animo de Lena estas profunda amo kaj respekto al la patro, nome al kiu ŝi dediĉas la libron.

Speciale notindas la lernejaj spertoj de la knabino, precipe por kompari kun nia nuna praktiko en Usono. Tiam infanoj aŭ adoleskuloj neniam estis konsiderataj plen-rajtaj individuoj obei al la gepatroj kaj instruistoj kaj lerni estis ilia devo. Tiuj Usonaj perversaĵoj kiel "Se vi ne volas, do vi ne devas " aŭ "Ĉu vi amuzis hodiaŭ?!" dirataj al infanoj tiel ofte, tiam ŝajnus plena frenezaĵo por edukistoj. Ekzistis deviga ŝtat-aprobita lerneja programo por ĉiuj lernejoj (en kiu la natursciencoj okupis gravan parton, tute ne kompareblan kun tiu mizero akceptita por Usonaj lernejoj). La lernejanoj en ilia amaso estis same pigraj kaj plebaj kiel en Usono, sed instruistoj neniel flatis al ili, kaj sen ajna timo insulti aŭ ofendi sentaŭgulojn, ili ja igis ilin lerni. La trankvila, senpartia kaj senpasia rakontado pri la propra juneco de la aŭtorino gvidas nin al la finaj plej dramaj eventoj "La persekuto" kaj "Miŝka Voropajev" estas la nuraj du travivaĵoj ne el ŝia propra vivo, sed sendube de iu el ŝiaj proksimuloj, kiuj malbonŝancis plengluti el la pli frua Sovetia vivo, tiu en la koncentrejoj de GULAG. "La persekuto" estas ankaŭ emocia kulmino de la libro, kaj eble vera majstroverko inter la mallongaj rakontoj.

Stile la libro estas preskaŭ senriproĉa. Jen tamen kelkaj...

" korp-ekzercado" en lernejo (paĝo 51) ne ŝajnas esti plej bona esprimo por la nocio "sport-leciono".

Esprimo "grimpi vertikale supren" en montaro (paĝo 95) konfuzas grimpadon (per ŝnuro) laŭ vere vertikala surfaco de roko pendante super abismo kun esence malpli komplika irado "rekte supren" laŭ kruta, sed ne vertikala deklivo (male al la pli facila serpentumado laŭ ĝi).

"Montaj flank-ĉenoj" (paĝo 93) efektive estas "krestoj".

La ceteraj rimarkoj koncernas nur la nenecesan uzadon de neologismoj sukurejo, rezolute, lukras, leno, kabino (anstataŭ "kajuto"), glaĉero, lanta, dista, bruske, hobio, vrako. Ho, gefratoj-Esperantistoj lingva anarkismo pereigos nin!

El preseraroj mi trovis nur unu en la moto sur paĝo 118. Tie mankas la ĉapelo en vorto "Ŝtoniĝo".

La plej lasta noto, rilata ne al la rakontaro, sed al la aŭtoro de la Antaŭparolo Prof. J. Bociort ial li mis-derivis dufoje la vorton "talentita" anstataŭ "talenta". Cetere li bone komentas la libron, sed la teksto devus nomiĝi "Postparolo", ĉar li antaŭtempe rivelas multajn detalojn. La legantoj lasu ĝin por la fino por ne kompromiti ilian ĝuon de la rakontoj.

Ĉio tio tamen ŝajnas bagatela kompare kun la grandaj meritoj de la libro. Mi forte rekomendas ĝin al legantoj.