Rakontoj pri kultura ŝoko - aŭ evoluo

Jean Codjo: La paŝo senelirejen. 38 p. Inko, e-libro 2001. Dialogo inter surduloj. 58 p. Inko, e-libro 2002.

La paŝo senelirejen estas rakonto de la Beninano Jean Codjo, aperinta e-libre. Parte ĝi estas simpla, realisma rakonto pri knabo en afrika vilaĝo en epoko ne precizigita, kiam la vilaĝanoj vivas laŭ tute tradicia meniero. Aliparte ĝi estas alegorieca aŭ stiligite fabela rakonto pri la alveno de eŭropanoj kaj la ŝanĝiĝoj de la afrika socio pro influo el la cetera mondo.

La ĉefa rolulo de la unua parto de la rakonto estas la knabo Biova, kiu atendas kaj poste trapasas sian cirkumcidon por transiri el infanaĝo en junaĝon. Temas interalie pri liaj atendoj koncerne la estontecon. En la dua parto de la rakonto la homoj pli-malpli personigas diversajn kondutojn rilate al la influo de ekstere kaj al la nova socio. Ĝi enhavas sufiĉe amaran kaj satiran priskribon de tielnomata demokratio en Afriko.

La stilo kaj lingvaĵo de la rakonto estas simpla kaj preskaŭ senerara.

Dialogo inter surduloj estas iom alispeca rakonto, kvankam antaŭ en ĝi la ĉefa temo estas la influo de ekstera mondo al la tradicia vilaĝa vivo afrika. En ĝi ni renkontas la vivosorton de Dege, kiu estas vilaĝa knabo. Lia patro iel dum kelka tempo laboras por eŭropanoj, Dege mem lernas ilian lingvon, kaj kiam la eŭropanoj foriras, ili petas permeson venigi kun si Dege'n. Post deko da jaroj en la "blanka lando", li revenas sialanden, kie li ekvivas en urbo kaj nur vizitas la originan vilaĝon. La cetero de la libreto konsistas el liaj laŭvicaj vizitoj en sia hejma vilaĝo kaj rakontoj-prelegoj al la vilaĝanoj pri la moderna aŭ blankula mondo. Okazas ankaŭ vizito de vilaĝano al la urbo de Dege, vizito kiu sufiĉe similas la rakonton Mi vizitis grandan urbon de Gbeglo Koffi.

Supozeble troviĝas iom da membiografia enhavo en la rakontoj de Dege. La aŭtoro mem studis en Eŭropo kaj Kanado kaj edziĝis al kanadanino. Troviĝas en Dialogo inter surduloj interalie bela priskribo pri renkontiĝo kaj enamiĝo al blanka virino.

Mi devis kiel kutime akompani ŝin ĉe marbordo, la tago iom post malheliĝis, ni trinkis ion ĉe la restoracio apud la maro, mi eĉ manĝetis, devis esti tiam iom malhele, oni apenaŭ rekonis iun je dudek metroj de si, mi delonge eksentis ion por ŝi, sed ne volis ofendi, mi ne deziris deklari, mi tamen suferis, ŝi proponis iri iom laŭ la marobordo, mi kapjesis, ĉar vorto ne plu elfluis, ni denove ekbabilis, sed pri nenio, ŝia maldekstra mano malrapide kaj trankvile balanciĝis kaj tute hazarde kontraŭfrapis mian dekstran manon, senvorta interkonsento, niaj ambaŭ manoj haltis kvazaŭ ili havis ion por fari kune, tio ne haltis la normalan paŝadon, kvazaŭ neniu el ni rimarkis tion. (p. 26)

En la vilaĝo la rakontoj de Dege kaŭzas malsamajn pensojn.

Oni ankaŭ scias, ke ne nepre necesas perantoj de amo inter du uloj, kiuj sin amas, ili mem havas decidpovon. Pli gravas la sento por unu la alia. Jen fakte eko de nova revolucio, kiu prave aŭ malprave, profite aŭ malprofite ŝanĝos la pensmanieron en Koaga. "Sed al kio utilos tia revolucio," demandis Medaho sen ricevi konkretan respondon. Ĉiuokaze oni almenaŭ sciis, ke blankulo alimaniere deklaras sian amon, ke bele estas ankaŭ tiamaniere ami. (p. 28-29)

La stilo de Codjo estas plaĉa, precipe kiam li rakontas pri konkretaj okazaĵoj. La prelegado kaj rezonado de Dege kaj la filozofumado pri sociaj ŝanĝoj kaj diferencoj inter afrika kaj alia mondo kelkfoje estas iom sekaj. Precipe en la komenco de la rakonto troviĝas plaĉa ironia tono, kiu poste parte perdiĝas.

(...) sinjoro Dege scipovas la lingvon de la blanka homo, li pro tio estas akowe, homo kun blanka aŭ pura kolo; tiel nomiĝas intelektulo, homo, kiu supozeble estas pli inteligenta, tutsimple ĉar li pensas kiel la blanka homo pensas, manĝas, parolas... Sinjoro Dege estas do blanka homo kun nigra haŭto, sekve li estas gravulo, plej grava ero de fiereco de la Koaga-popolo. Tiel grava iĝas Dege, ke lia vilaĝo ne plu taŭgas por iu tiel civilizita kiel sinjoro Dege. Li vivas kun aliaj blankaj homoj kun nigra haŭto sur nigra tero, kie domoj staras sur aliaj domoj, neniam noktiĝas, ĉar troviĝas etaj rondaj sunoj ĉe ĉiuj enloĝantoj, akvo elfluas el tubo en la muro, alivorte, kie ĉio staras je dispono, kondiĉe ke oni verŝajne esprimu la bezonon. Tie loĝas sinjoro Dege, la gravulo, la intelektulo, la nigra-blankulo... (p. 3-4)

La lingvaĵo en Dialogo inter surduloj estas bona, nur kun kelkaj tajperaroj kaj malmultaj misetoj pri ekzemple refleksivo kaj akuzativo.

Sten Johansson

 

Reen al:

: La paŝo senelirejen. Dialogo inter surduloj Jean Codjo Ĉefpaĝo originala literaturo