Naive senvive

PIRON, Claude: Dankon amiko! Vieno/Budapeŝto, Pro Esperanto/HEA, 1990.

Oni reklamas ĉi tiun verkon kiel facilan rakonton por komencantoj. Claude Piron (1931-2008) ja famiĝis kiel verkinto de tiaj, precipe per sia Gerda malaperis. Se temas pri Dankon amiko! mi tamen ne bone komprenas la intencon. Lingve ĝi ne estas aparte facila, kaj tute certe ne konvena por komencanto. Ĝia enhavo estas naiva rakonto plena de eventoj, kiuj povus esti ekscitaj, se ili ne estus tiel senvive rakontataj. Temas pri malrealismaj aventuroj de junulo turista, kiu pro manko de mono trafas en diversajn dramajn situaciojn. Fine li gajnas riĉaĵon kaj belan bravan virinon, ĉefe dank’ al sia neagemo.

Literature la verko ne havas valoron. Ĉu ĝi uzeblas didaktike por lernantoj, eble je nivelo de progresantoj aŭ eĉ progresintoj, tion mi ne povas tre bone prijuĝi. Mi tamen rekomendus al ili ion tute alian, kiu enhavas veran vivon kaj veran literaturon. Kial ne ekzemple verkon de Štimec, Gabrielli aŭ Karpunina? Aŭ, se elekti el pli frua epoko, de Szilágyi, Tóth aŭ Sturmer?

La lingvaĵo plejparte estas senriproĉa, kiel oni povas atendi ĉe Piron. Iom ĝena makulo tamen estas la dufoja uzo de "lui" en la senco "luigi, ludoni", ekzemple: "[…] etan ĉambron, kiun ŝi dum la lernojaro luas al studento."

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Dankon amiko! Claude Piron Ĉefpaĝo originala literaturo

 

?? ?? ?? ?? 2