Rakonta talento

Johan Hammond Rosbach: Disko. 110 p. Dansk Esperanto-Forlag, Åbyhøj 1970.

Disko estas la kvara novelaro de Johan Hammond Rosbach. En ĝi aperas dek ok rakontoj, grupigitaj en sep partojn. Ĝi havas kadron, al kiu aludas la titolo. Temas ne pri iu ajn disko, sed pri ŝipo nomita laŭ la Groenlanda insulo Disko. Kun tiu ŝipo kiel elira punkto la rakontanta mio de la novelaro kontaktas kelkajn personojn dise en Eŭropo, kaj tiuj kontaktoj per ĉeno de hazardoj kondukas al aliaj. Baldaŭ ni atingas homojn kaj lokojn tute ne ligitajn al la nomita ŝipo, kiu cetere ŝajnas sufiĉe malforta preteksto por kolekti aron da historioj. Temas ĉiam pri renkontiĝoj kun homoj, kies sorto kaj karaktero estas aliaj ol oni unue supozus. Ofte la aŭtoro enplektas rakontojn en la rakonto, kaj - kiel atentigas William Auld en antaŭparolo - Rosbach vere estis persono kun rakonta talento.

Kelkfoje la priskribataj okazaĵoj estas neniel rimarkindaj, sed la aŭtoro trovis interesan vidpunkton aŭ manieron prezenti ilin. Troviĝas du-tri eroj, kiuj estas negravaj anekdotoj, kiajn oni trovas ankaŭ en aliaj novelaroj de Rosbach. Sed plejparte temas pri interesaj homaj studoj kun trafa karakteriza povo kaj konvinka psikologio. La noveloj estas interligitaj en lerta maniero, kvankam la logiko de la grupigo ne ĉiam estas tute klara. Kiel kutime ĉe Rosbach oni ricevas ankaŭ iom da kulturhistoria eduko pli aŭ malpli proksime ligita al la temo.

Inter la atentindaj noveloj en Disko mi volas mencii Araneo, kie oni legas pri paciencaj klopodoj de patro por vespere dormigi sian filon. Memorinda kvankam iom stranga historio disvastiĝas tra du noveloj - La infanveturilo kaj Orfiŝoj kaj harpo. Temas pri knabeto malaperinta meze de Parizo, kaj simio kiu grimpas sur preĝejtegmenton kun infanĉareto. El la dua novelo mi volas citi unu frazon, kiu eble povas veki fantazion: "Maurice, ni havis infanon dum unu horo!" (p. 70).

La stilo de Rosbach en ĉi tiu verko estas tre plaĉa - simpla tamen bone agordita kaj adaptita al la enhavo. Escepte troviĝas kelkaj eksmodaj lingvaj detaloj, kiel "bulbo" (= cepo, p. 38) kaj "baska ĉapo" (= vaska, eŭska).

Sten Johansson

 

Reen al:

Disko Johan Hammond Rosbach Ĉefpaĝo originala literaturo