Pri homoj en milito

Ferenc Szilágyi: La granda aventuro. Novelaro, 143 p. Eldona Societo Esperanto, Stockholm 1945.

Jen la dua novelaro de Ferenc Szilágyi, aperinta en 1945. La plimulto el la noveloj sendube estas verkitaj en la milita tempo, kaj militaj cirkonstancoj kadras la enhavon de proksimume duono el ili. Du noveloj estas el 1931 kaj spegulas la tragikon de la tiama kriza tempo. Kvankam la milito do altrudas sin kiel ĉeftemon, tamen milde kaj insiste Szilágyi defendas kiel veran temon la ŝancojn de homoj kaj homeco en tiu milita kruelo.

La novelo Sennome prezentas epizodon el la dummilita teroro kontraŭ la homoj, kiujn oni deklaris senvaloraj. Ĝi estas pesimisma, senkompata, kvankam eĉ tie la aŭtoro klopodas lasi spaceton por homeco, sed la cirkonstancoj ne volas tion permesi. Similan mesaĝon havas, kvankam en iom malĝoje fabela formo, Kaj poste Pinokjo... Tiuj noveloj esprimas deziron, ke la homoj iam rompu la frenezan sinsekvon de militoj kaj venĝoj, sed pri vera espero ne eblas paroli.

Parenca etoso regas en la frua novelo Vintro, kiu temas ĉefe pri malriĉo kaj socia maljusto. Pli helan tonon havas du aliaj noveloj, kie ankaŭ la malriĉo regas la okazaĵojn, sed kie la protagonistoj, jen per junula revado en La granda aventuro, jen per infana prudento kaj kuraĝo en La knabineto kaj la karbo, enlasas optimisman lumon en la mallumon. En la laste menciita novelo ni trovas belan kaj realisman infanportreton, kaj spritajn kaj trafajn komentojn, ekz. "La infanoj rapide kreskis en saĝo dum tiu tempo, kiam la plenkreskuloj perdis sian prudenton" (p. 127).

En milita tempo okazas ankaŭ Libera rabo, tamen temas pri milito en alia erao, kaj en ĉi novelo la humanismo tute venkas super la milita teroro kaj pesimismo. Ĝi estas rakonto pri reala figuro, la hungara poeto Miĥaelo Fazekas (1766-1828) kaj plurrilate similas la novelon Koko krias jam! el pli malfrua novelaro samnoma.

En la unua mondmilito okazas rakonto Elinjo, kiu tamen ĉefe estas rakonto pri la unua sukcesa provo verki, kvankam la aŭtoro ne uzas tiun vorton. Temas pri la kreo de fikcia knabino por konsoli amikon - kaj amuzi sin mem. Ĝi estas sukcesa novelo en facila tono, iom similanta similtemajn novelojn de sveda verkisto Hjalmar Söderberg.

Plej elstara el la kolekto eble estas La liberiĝo de la juĝisto. Ĝi estas ŝajne leĝera, facila, ĉiutageca aventureto, kiu tamen iom post iom profundiĝas kaj fine iĝas vera dramo. Jen la homa psikologio de la aŭtoro atingas vere pintan rezulton.

Restas kelkaj bagatelaj sed spritaj kaj plaĉaj noveletoj plus du Esperantoklubaj teatraj skeĉoj. Entute la novelaro el 1945 estas tre valora verko en la originala Esperanta literaturo, kaj mi demandas min nur, kial ĝi neniam estas reeldonita.

Sten Johansson

 

Reen al:

La granda aventuro Ferenc Szilágyi Ĉefpaĝo originala literaturo