De tempo al tempo kun Golden
Bernard Golden: Hieraŭ - hodiaŭ - morgaŭ. 96 p. TK/Stafeto, Antverpeno/La Laguna 1982.
Esperanta Finnlando , 1982:4
Ne eblas nomi
Esperantan revuon, en kiu ne aperas kontribuaĵoj de Bernard Golden. Ankaŭ
en Esperanta Finnlando li pritraktis lingvajn temojn. Regule li publicas
pri la historio de Esperanto, jen postspurante enigman pseŭdonimon, jen
studante la rilatojn inter Esperanto kaj magnetofono, jen… Kaj kompreneble li
ne preterpasas sian profesian fakon, arkeologion. Jen nur pala skizo de lia
verkado, kies grava parto fariĝis ankaŭ la novelarto.
Golden
jam multfoje premiiĝis en la Belartaj Konkursoj de UEA kaj en aliaj
konkursoj. Liaj noveloj, samkiel liaj aliaj plumaĵoj, aperis dise en nia
gazetaro. Nun ni dankas al la aŭtoro kaj al la eldonejo TK-Stafeto, ke
plena dekduo da Goldenaj noveloj kolektiĝis libroforme sub la titolo Hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ.
La
titolo malkaŝas, ke la rakontoj disvolviĝas en tre malsamaj epokoj de
antaŭ dudek mil jaroj ĝis neindikita jaro ostempa.
La
aŭtoro, laŭ mia ŝato, pli sukcesas pri hieraŭ kaj
morgaŭ ol pri hodiaŭ. En la unua novelo, Inicado en la groto,
li lerte kunplektas en paralela rakontado hodiaŭajn okazaĵojn kun
tiuj antaŭ dudek jarmiloj. La ĉefheroo estas groto, kie samtempe
okazis la inicado de junuloj kaj kiun hodiaŭ esploras arkeologia
ekspedicio. Simpatia estas ankaŭ alia hieraŭa historio, La profanado.
Tro verva admiranto de Waltari preskaŭ trovus ĝin plagiata
rakontaĵo laŭ Sinuhe, se li ne konus la kompetentecon de la
aŭtoro.
Vere
sprita estas la fantastaĵo Kosma
rubaĵo. Mistera materialo falas teren el la kosmo, komencas pli kaj
pli kreskadi kaj minacas kovri kaj sufoki la tutan terglobon. Politikistoj urĝas
sciencistojn eltrovi la savan solvon, sed tio ne sukcesas, ĝis fine… Legu
mem kaj ekridu kiel mi!
Komuna
trajto de la rakontoj estas drasta, eĉ se foje nekredebla kaj stumbla
finsolvo. Almenaŭ unufoje ankaŭ la temo estas nekredebla, nome en la
rakonto La venĝo, kiu disvolviĝas
en Tampere. En ĝi Lauri planas venĝe mortigi Vilhon, kiu rivalas kun
li pri Irja. Nu, tiaj aferoj certe okazas ĉe ni, sed eble la aŭtoro
iom troigis la bolemon de nia sango. Ne mirige, ĉar ja inter la unuaj
esperantaj vortoj, kiujn ni lernas, estas la adjektivo “ĵaluza“. Ĉu Golden
trafoliumis nian lernolibron? ¹
La
libron de Bernard Golden mi varme rekomendas al ĉiu, kiu ŝatas pasigi
agrablajn momentojn kun historioj en bonega Esperanto. Preseraroj – tiom ĝenaj
en fremdlingva teksto – preskaŭ ne rimarkeblas. Bedaŭrinde, la
paĝoj 59 kaj 60 interŝanĝiĝis, sed tion la leganto tuj rimarkas.
Osmo
Buller
¹
Veli Kolari: Via dua lingvo (1969).
Reen al:
Hieraŭ - hodiaŭ - morgaŭ | Bernard Golden | Ĉefpaĝo originala literaturo |