Gustumi Lorjakon

Lorjak: Iluzioj. originala novelaro. 184 p. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest 1982.

De Lorjak (Jacques-Louis Mahé, 1912-92) aperis sep romanoj inter 1975 kaj 1989 kaj unu sola novelaro, Iluzioj el 1982. En ĝi troviĝas dek noveloj antaŭe aperintaj en sep malsamaj revuoj, verŝajne dise dum sufiĉe longa tempo. Du noveloj aperas krom originale ankaŭ en tradukoj - unu france kaj angle, unu nur france. Francigis ilin la aŭtoro mem, dum la angla versio de Ĝemeliĝo estas verko de Clarkson Crane.

En la romanoj de Lorjak oni rimarkas, ke li bezonis sufiĉe ampleksan formaton por vere utiligi sian talenton kaj disvolvi sian gajan absurdon. Iasence tio rimarkeblas ankaŭ en la noveloj, kie la plej mallongaj verkoj estas ankaŭ la malplej sukcesaj. Precipe la tripaĝa Av' estas tute sensenca malspritaĵo, sed ankaŭ en la naŭpaĝaj Paf' kaj Aŭtoŝtelo grandparte mankas sprito kaj originaleco. Simipapag' estas burleska satiro pri la esperantomovado, kies absurdeco povus esti bona, se nur la aŭtoro trovus indan celon kaj finon de la rakonto. Ĝi cetere aperis jam en Norda Prismo, do estas verkita antaŭ 1973. En ĝi la aŭtoro ekzemple igas faman zoologon diri: "la papagoj povas diri stultaĵojn, kaj la simioj ŝteli, ili ne estas respondecaj" (p. 176) - kio povas ekzempli lian sintenon al realismo.

El la pli longaj noveloj de la kolekto mi preferas Urno, sukcesa rakonto laŭ formo kaj enhavo pri la homa vanto kaj emo trompi kaj trompiĝi. En ĝi Lorjak trovis ankaŭ bonan kaj elegante surprizan finon, kio tre gravas en tiaspecaj verkoj leĝeraj, distraj. Ankaŭ en Tik-tak evidentas, ke la aŭtoro bone mastras la ideon de sia novelo kaj utiligas ĝin (kvankam ĝi montras bizaran koncepton pri la virina oestra ciklo). Ĝia fino tamen ne estas tre sukcesa. En tiu rakonto same kiel en Malmorale - historia krimnovelo - oni rekonas la burleskan rakontomanieron el la romanoj de Lorjak. Tio parte validas ankaŭ pri Ŝŝ, kiu tamen estas iom malekvilibra. Ĝia baza ideo estas sufiĉe komplika kaj serĉita, kaj la aŭtoro ne faras ion mirindan el ĝi. Pli da bruo ol da faro.

En la restanta duopo, Ĝemeliĝo kaj Iluzioj, la ĉefaj ideoj male estas sufiĉe simplaj, sed ankaŭ tie la aŭtoro ne ellaboris siajn temojn en tre konvenan formon.

La romanoj de Lorjak estas konataj parte pro sia absurde farsaj intrigoj, sed eble eĉ pli multe pro la lingvaĵo tre persona. Tiun lingvan buntecon oni preskaŭ ne renkontas en la noveloj. Ĝenerale la lingvaĵo estas bona, fojfoje eĉ eleganta. Troviĝas sufiĉe multe da maloftaj vortoj, kiel "kraŭlo" (p. 135, naĝmaniero) aŭ "jujuo" (p. 141, iaspeca boato, france youyou), kaj kelkaj sprite elpensitaj esprimoj, kiel "plisis la okulojn" (p. 158).

Bedaŭrinde franca lingva influo sufiĉe rimarkeblas. Oni trovas ekzemple misojn pri vortoj, kiel "karemo" (p. 83, = karesmo) kaj "muskulo" (p. 135, = muskolo), francismojn kiel "sekskaŝilo" (p. 142, = kalsoneto) kaj "la nombro (...) iradis kreskanta" (p. 93). Dank' al la du francaj versioj en ĉi novelaro, tradukitaj de la verkisto mem, eblas nun konstati, ke tiu stranga esprimo (kies precizan signifon mi ne konas) fakte estas laŭvorta paŭsaĵo de "le nombre (...) allait croissant" (p. 111). Oni trovas ankaŭ ridindan pedantaĵon: "Ĝi ne estas horloĝo, sed preskaŭ. Ĝi estas vek-horloĝo." (p. 78, france horloĝo estas montre, pendule, horloge, dum vekhorloĝo estas réveil.)

Alia paŭsaĵo - aŭ almenaŭ inspiritaĵo - de franca maniero konstrui frazon estas la manio elstarigi aŭ kontrastigi iun vorton, sekvatan de ĉefpropozicio, kie la preciza rilato inter la vorto kaj la aserta frazo ne estas esprimita, laŭ la modelo: Homo klera, li ŝatis konjakon. La problemo pri tiaj frazoj estas, ke la leganto ne scias, ĉu subkompreni ĉar, aŭ male kvankam, aŭ pli neŭtrale estante, aŭ eble simile al. Ĉiel ajn, legante oni iom stumblas, serĉante apogilon en formo de verbo aŭ ia kunliga vorto. Tiun ĉi lingvan kutimon oni trovas ĉe diversnacianoj, tamen plej ofte ĉe francoj. En ĉi novelaro, Lorjak komencas du rakontojn per tia stilfiguro. Urno ekas jene: "Eleganta silueto ĉe la ĉielo de purpura vespero somera, la korveto paneis, kun ĉiuj motoroj haltigitaj, mole balanciĝante sur la longa hulo Atlantika." (p. 131) Kaj jen la komenco de Ŝŝ: "Luma kaĝo en la densa nokto, la aŭtobuso malproksimiĝis, en degenerado de motora zumo, kiu baldaŭ nuliĝis ekstreme de la longa avenuo rektlinia." (p. 92) Ambaŭ frazoj ja belas, tamen ne tre facile lasas sin kapti. Dank' al la franca traduko, ni trovas la duan frazon laŭvorte spegulitan kiel: "Cage de lumière en la nuit dense, l'autobus s'éloignait dans un ronflement décroissant, qui bientôt s'évanouit au bout de la longue avenue toute droite." (p. 110)

Ankoraŭ alia lingva strangaĵo estas "aŭ mi estis ŝtelita; aŭ vi planis min ŝteli!" (p. 139) Nur post pripensado mi komprenis, ke tie "ŝteli" signifas priŝteli, kio ja iomete ŝanĝas la sencon! Supozeble, france voler signifas kaj ŝteli kaj priŝteli. Strangaĵo eble ne vere lingva estas, ke Lorjak nomas la polinezianojn de Tuamotu "kanakoj" (p. 136) - erareto proksimume egala al nomi francon perso.

Resume mi ne povas konsideri ĉi solan novelaron de Lorjak tre granda sukceso. Tamen, por tiu, kiu volas gustumi lian temperamenton kaj burleskajn intrigojn, sed trovas la romanojn tro malfacile digesteblaj, kelkaj el la noveloj de Iluzioj povas prezenti oportunan eblon gustumi ĉi renoman verkiston. Des pli do por franclingvano, kiu en du okazoj povas kompari la Esperantan originalon kun franca versio.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Iluzioj Lorjak Ĉefpaĝo originala literaturo

 

3