La instruisto

Adebayo Ola Afolaranmi: La instruisto

Leginte La Instruisto-n mi sentas ke la verkinto verkis tute honestan priskribon pri sia vivo, pri sia longa malfacila vojo al diplomiĝo kaj laborposteno kiel instruisto, kaj pri siaj revoj iam fariĝi profesoro pri la joruba lingvo. La celo de la verko ankaŭ estas priskribi instruistajn travivaĵojn kaj zorgojn kaj tiel sciigi la mondon pri la malfacilaj laborkondiĉoj de instruistoj en Niĝerio. Tiun ĉi celon Adebayo Ola Afolaranmi realigas per priskribo de siaj memoroj.

Aparte memorinda epizodo estas pri la samklasano Gbenga, kiu en la komenco de la libro ridis pri la heroo, ĉar tiu volas fariĝi fama verkisto. En la fino de la libro montriĝos ke Gbenga ne estis nur malsukcesonta bubo, sed ke ankaŭ Gbenga havis planojn. Mem legu por ekscii kiajn planojn. Plaĉas al mi legi pri kiel homoj en Niĝerio vere devas peni por edukiĝi, situacio ne simila al tiu en nia lando.

La verkinto povus pli bone prilabori la tekston. Iam ŝajnas al mi ke estas multe da superfluaj vortoj. Oni povus priskribi la diversajn epizodojn pli mallonge, kaj enmeti iom pli da epizodoj. Do, ŝajnas al mi ke la libro estas iom maldensa.

Mi opinias ke estas iom tro multe da longaj frazoj en la libro. La stilo tial fariĝas iom oficiala.

Koncize. Interesa enhavo, sed iom seka stilo. Mi gratulas al la verkinto, kaj tute certe opinias ke li povos verki pliajn interesajn librojn.

Leif Nordenstorm

 

Reen al:

La instruisto Adebayo Ola Afolaranmi Ĉefpaĝo originala literaturo