Kvar duopoj legindaj

Ferenc Szilágyi: Inter Sudo kaj Nordo. 185 p. Eldona Societo Esperanto, Tierp 1950.

Ferenc Szilágyi estas unu el la grandaj stilistoj de la Esperanta beletro, precipe se temas pri la novelarto. Inter Sudo kaj Nordo kronologie estas la tria el liaj kvar novelaroj. Ĝi aperis kvin jarojn post la militfino, kaj la Dua Mondmilito fonas en pluraj el ĝiaj noveloj.

Eblas grupigi la ok novelojn en duopojn. Du el ili estas leĝere filozofiaj rakontoj en formo de travivaĵoj de la mio - el tiuj La enirejo de la tunelo estas sprita bagatelo kaj Aventuro en kvar etapoj ne tute kohera provo brakumi diversaĵojn ekde norda naturo ĝis esperantismo. Du aliaj eroj ankaŭ traktas travivaĵojn de la rakonta mio, sed ili estas pli ampleksaj, tradicie realismaj kaj enhave gravaj verkoj el la epoko tuj postmilita. En la titola novelo Inter Sudo kaj Nordo la aŭtoro rakontas pri hungaraj arbohakistoj en Svedio tuj post la milito, temo kiun Szilágyi uzis ankaŭ aliloke. Ĝi estas interesa, amuza kaj kortuŝa, tamen sen vere novela konstruo. En Viola li rakontas pri juna hungarino kiu venis en Svedion el germana koncentrejo. Ĝia kadro temas pri ŝia restado kaj sorto kiel malsanulo en sveda hospitalo, sed en tiun kadron la aŭtoro lerte enplektis retrorigardon al la eventoj kiuj trafis ŝin dummilite. Malgraŭ la ŝajne senemocia tono de ĉi novelo, ĝi peras al ni grandan indignon, portatan simple de la kruelaj faktoj kaj misagoj de homo kontraŭ homo, kaj ankaŭ de la senpotenco de homo por homo, la nekapablo helpi.

Du aliaj noveloj traktas vivon de infanoj kaj iliaj rilatoj al la plenkreskuloj. En Problemo: Lordo la temo estas kvazaŭ triangulo de gepatroj, knabo kaj hundo amata sed miskonduta. En ĝi Szilágyi trankvile kaj trafe prezentas infanan psikologion kaj la malsincerecon, al kiu kondukas la malsamaj konkuraj respondecoj de plenkreskuloj. En Sinamo la situacio estas moralinstrua leciono en la unua klaso de lernejo, kaj la provoj de sepjarulo trovi ordon kaj koheron en la asertoj de la instruistino kaj en siaj familiaj spertoj. Tiu rakonto tamen ŝajnas al mi iom tro idilia kaj sukerita, kvazaŭ ĝi okazus en ia edife fabela mondo.

La restanta novelduopo prezentas la vivon kaj evoluon de junuloj, kamparanoj venintaj urben, al kiuj mankas memfido kaj talento rilati kun aliaj homoj, precipe kun junulinoj. Post diversaj elreviĝoj kaj fiaskoj, ili tamen trovas la sopiratan kunulinon. En ambaŭ, Szilágyi tre zorge kaj konkrete scenigas ilian evoluon, iliajn vivkondiĉojn, iliajn klopodojn akiri bonan vivon. La Turka Marŝo ŝajnas okazi en Svedio, aŭ ĉiuokaze en simila medio. La vojo de la junulo Mateo al eventuala feliĉo estas tre kurba kaj plena de stumblaĵoj kaj etaj malsukcesoj, ĉefe pro lia propra nesufiĉa memfido. Diversaj hazardoj kune tamen kondukas lin inter la rifoj, ŝajne en sekuran havenon de amrilato. Ĉi novelo estas trafa psikologia priskribo de juna persono. La dua similtema novelo, Kiu donis, kiu ricevis, ŝajnas male okazi en Hungario. Tamen la embarasoj kaj malcerteco de juna kamparano en la urbego estas sufiĉe similaj. Ĉi tie la diferenco estas, ke la junulo Petro devas iel konfronti ankaŭ rivalon pri sia amata Klara. Post interveno de politiko kaj milito, ankaŭ ĉi-kaze la dorna vojo finiĝas sur rozoj. Eble en ĉi novelo la psikologio ne same elstaras, kiel en la antaŭe traktita.

Ŝajnas al mi, ke en ĉi novelaro la stilo kaj lingvaĵo de Szilágyi ne estas same modela kiel en liaj aliaj verkoj. Oni sufiĉe ofte renkontas nenecese pezajn, komplikajn frazojn. Jen relative tipa ekzemplo: "Ili apartenis al la tradiciojn konservanta, kaj ĝian signifon perdanta, malnova meza klaso" (p. 116). Escepte tiu komplikeco eĉ ekscesas:

El la tagoj iĝis semajnoj, el la semajnoj monato, la tempo pasis senindulge kaj por ni ekstere rapide, por ili - interne - eble tro malrapide, sed iom post iom ĉiukaze oni ne povis vidi antaŭ si iun alian, nur malesperan, vivivolan, la vivon kompreni ne povan, etan estaĵon, kiu ankoraŭ volis kaj provis kredigi al si, ke la vivo kreiĝis al ŝi por ke ĝi plenumiĝu tute, ke ŝi finvivu kompletan vivon, ĉar alie la naskiĝo estus sensencaĵo. (p. 115)

Entute ŝajnas, ke ĉi libro ne ricevis la bezonatan kontrolon antaŭ la eldono, tial oni trovas pres- kaj komposterarojn kaj eĉ lingvajn eraretojn, kiuj ne normalas ĉe Szilágyi. Eble ni kalkulu al la sama konto la lingvaĵon kelkloke pezan. Malgraŭ tio, la novelaro Inter Sudo kaj Nordo estas tre leginda kaj ĝuebla verko, kies literatura kvalito superas la plimulton de la Esperanta novelarto.

Sten Johansson

 

Reen al:

Inter Sudo kaj Nordo Ferenc Szilágyi Ĉefpaĝo originala literaturo