Provo nesukcesa

J. H. Sullivan: La junaj detektivoj. Rakonto pri kontrabandistoj. EPC, Chorleywood 1953. Brita Asocio de Esperanto-Instruistoj, 1969.

Ĉi libreto laŭ antaŭparolo estas destinita al 13-14jaruloj. Temas pri mallonga rakonto pri du gefratoj, Andreo kaj Lizbeta, kiuj vivas ĉe geonkloj apud landlimo. Ili fantazias pri kontrabandistoj, kaj baldaŭ ili rimarkas, ke vere okazas io sekreta. Ili gvatas nokte kaj kaŝe postsekvas la onklon en nokta ŝtelirado, kiu kondukas ilin tra subtera tunelo. Andreo estas kaptita de kontrabandisto, sed Lizbeta eskapas. Post kelktempa mallibereco translime ĉe la kontrabandisto, Andreo estas liberigita de la polico kaj revenas sialanden. Fine atendas unu-du surprizoj, kun la celo krei feliĉan finon.

La rakonto estas sufiĉe mallerte farita, kaj estas tute neimageble, ke ĝi povus kapti la intereson de hodiaŭa 13-14jarulo. Troviĝas mallonga parto de la kvina ĉapitro, kie la infanoj nokte atendas la ekiron de sia onklo, kiu estas bona kaj certe povus eksciti naŭjarulon. Sed plejparte la rakonto estas tro naiva, evidenta, malrealisma kaj banala.

Ĝis la sesa ĉapitro la infanoj agas duope, sed poste ili disiĝas, kiam Andreo estas kaptita. Ekde tiam la rakonto bedaŭrinde sekvas nur lin, dum Lizbeta ŝajnas forgesita. Nur fine per dialoga klarigo oni ekscias, kio okazis al ŝi. Tio estas verka misaĵo de mallerta aŭtoro. Entute la verko finiĝas tute malkontentige, unue per tro drastaj okazaĵoj, poste per tro teda klarigado, kaj fine per tute stranga pardonemo de la la dogana kolonelo, kiu "hazarde" estas ankaŭ la patro de la infanoj.

Ankaŭ la lingvaĵo de ĉi verko estas iom malkontentiga. Ne temas pri gravaj mankoj, sed eraretoj kaj malkonvenaj detaloj. Entute temas pri provo ne tre sukcesa en ĝenro preskaŭ tute neglektata de la Esperanta literaturo.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

La junaj detektivoj J. H. Sullivan Ĉefpaĝo originala literaturo