TTT-ejo de UEA

Kapturna ĝuo

Kapturnoj. Higinio García. FEL, Antverpeno 1999. 157 p.

Ĉu homeco povos transvivi en futura socio? Ĉu en la nuna? Kiuj trajtoj de nia ĉiutaga vivo povos konduki al terura kaj nevivinda estonteco, kaj kiuj eble restos kiel ĝermoj de io valora?

Jen demandoj, kiujn oni povas fari al si legante la originalan novelaron Kapturnoj de Higinio García.

En dek unu noveloj komunkadraj oni ekkonas kaj spertas la ontan vivon en Uzinurbo, socio kie regas tre aparta mikso de ciniko kaj naivo, kredo je la Libera Merkato kaj je astrologio, kruela klasa socio, libereco de iuj kaj despotismo super aliaj, superstiĉo kaj raciismo ĝis absurdo. Depende de propraj spertoj kaj juĝoj, la leganto povas rekoni aŭ ne rekoni en ĝi nian propran epokon. Temas do pri scienc-fikciaĵo aŭ "malutopio" - sed tio timigu neniun leganton. Ĉi tie forestas temposaltoj kaj spacmilito, kaj eĉ laseraj glavoj ludas rolon nur akcesoran. Gravas ĉi tie la homaj interrilatoj.

Ĉiu el la noveloj havas sian tute propran ĉeftemon kaj tonon, tamen restas ero de tutaĵo. García mastras plurajn etosojn, kaj oni avide eklegas ĉiun novan rakonton. Jen kaj jen sentiĝas parenceco al verkoj el la mondliteraturo. Du-tri noveloj, ekz. Nekomputita, estas angorige nigraj, pensigantaj ekz. pri "A Clockwork Orange" de Burgess. La longa titola novelo Kapturnoj ŝajnas moderna, tre fantazio-riĉa "Alica en Mirlando" de Carroll, kie la "Nov-Aĝa" kredaro formas ridigan kaj vere kapturnan spegulon de nia epoko. En aliaj, kiel Paĉjo, oni povus ekpensi pri "Galaksia Gvidlibro por Petveturantoj" de Adams. Sed ĉion García modlas laŭ sia propra maniero kaj temperamento. Laŭ skalo ekde bonvola humuro ĝis makabra karikaturo, li satiras pri ecoj de la hodiaŭo, kiel nia monavido kaj konsumemo, nia kredo je spiritoj kaj je senspiriteco, nia manko de historia konscio ktp. Rolas fojfoje ankaŭ bestoj, robotiĝanta homo kaj eble homiĝanta roboto.

Aliaj noveloj satiras pri socia malegaleco, instruado kaj scienco, eŭtanazio, spiritismo, kaj eĉ - ajlo! En la majstra fina novelo García en tre memorinda figuro de roboto kondukas nin laŭ Danteska vagado suben, ĉasante tamen tute alian verkon el la monda literaturo. Post tiu ekskurso la leganto eble demandos sin, kio kaj kiuj estaĵoj povos konservi kaj pluvivigi la homecon en malhoma socio.

García regalas nin per bukedo da rakontoj ĝuindaj, pensigaj, amuzaj kaj teruraj. Eĉ se ni ne rekonas la geedzojn Bentham kaj Byrd, renkontataj transmonde, ni tamen ege ĝuas la ĝisoste anglan etoson en ilia hejmo. Kaj eĉ se ni ne komprenas la matematikajn formulojn de roboto, ĝia klopodo kompreni homajn sentojn tamen amuzas kaj eble maltrankviligas nin.

La lingvaĵo de Kapturnoj estas bona kaj flua, normala Esperanto. Pro la temo ĝi enhavas sufiĉe multe da vortoj novaj aŭ maloftaj, sed la plej multaj ŝajnas naturaj kaj pli-malpli kompreneblaj laŭ sia kunteksto. Piednote aperas kelkaj glosoj, tamen kaprice kaj maltroe.

Kvankam la stilo de García baze estas tre plaĉa, oni trovas jen kaj jen nekutimajn esprimojn kaj eĉ eraretojn, i.a. pri refleksivo, -igi/iĝi, -ita/inta, kaj krome kelkajn france inspiritajn vortumojn. Fojfoje la leganto hezitas, ĉu temas pri intenca novaĵo (kiel tanatologo, ontofanio, androido), eraro pri vortformo (kiel ombiliko, momio, recensio) aŭ simpla preseraro. Ĉi valora verko efektive meritus, ke la eldonejo kaj aŭtoro havigu al ĝi pli detalan lingvan poluradon. Neniu el la nomitaj makuletoj tamen ĝenas la ĝuadon de la teksto.

Sume kaj resume, do, Kapturnoj estas tre leginda verko. Kaj leginte ĉi tiun novelaron, oni atribuas al la vorto "membro-abonanto" tute novan nuancon!

Sten JOHANSSON

 

Reen al:

Kapturnoj Higinio García Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo