Facila, sed ne primitiva!

Katrina malfruas. Sten JOHANSSON: facil-ega serio de Al-Fab-Eto. Skövde, Svedio, 2004. 49 p.

Ĵenja ZVEREVA, Ukrainio.

Katrina malfruas estas la tria libro el la facil-ega serio pri Katrina. Tiuj libroj, tamen, neniel estas interligitaj – ili estas tute sendependaj, malgraŭ la sama ĉef-rolantino.

Same kiel en la antaŭaj libroj, la aŭtoro per simplaj vortoj kaj frazoj rakontas pri la aventuroj de 25-jaraĝa svedino. La libroj pri Katrina ne estas lernolibroj, sed legolibroj – bonegaj helpiloj por komencantoj kaj instruistoj. La aŭtoro uzas plej simplajn vortojn kaj frazojn, komprenatajn eĉ de tiuj, kiuj ĵus komencis lerni la lingvon kaj scias nur bazan gramatikon. La lingvaĵo tamen ne estas "tro" simpligita kaj "senvivigita" – male: ĝi estas plene viva kaj hodiaŭa Esperanto.

La libro estas dividita en 20 mallongajn ĉapitrojn, kio tre faciligas legadon. La plej facilaj partoj estas komence, poste la lingvaĵo iom malfaciliĝas (en la dua ĉapitro "aperas" la formo "-u", ekde la tria – "-us", ekde la sesa – "-iĝ" ktp.). Ĉiuj vortoj estas grupigitaj laŭ la simpleco (entute estas sep kategorioj). En la libro estis uzitaj 464 morfemoj, 388 el kiuj estas inter 724 plej oftaj morfemoj en Esperanto.

Sten JOHANSSON estas majstro de detalo: kaj el tiuj detaloj fariĝas mozaiko de la vivo de tute reala (almenaŭ tiel ni sentas!) persono, kiu ŝatas bieron, malŝatas piedpilkon, enamiĝas, travivas morton de la patrino kaj perfidon de amata homo, faras erarojn kaj serĉas sian personan feliĉon. Krom evidentaj lernigaj ecoj, la libro, laŭ mi, estas multrilate interkultura.

Mi tre rekomendas ĉi tiun libron al ĉiuj komencantaj gejunuloj kaj aparte al E-instruistoj – ja por ke la pensemaj kaj literaturemaj novicoj ne elreviĝu, necesas ekde la komenco provizi ilin per saĝa kaj bonkvalita literaturo. Kaj la rakontoj pri Katrina sendube estas tiaj!

La libro haveblas ĉe la libroservo de UEA (prezo – 5,4 EUR). Pli da informoj ĉe www.angelfire.com/co/alfabeto .

 

 

Reen al:

La rakontoj pri Katrina Sten Johansson Ĉefpaĝo originala literaturo