Kretenaĵo

Claude Piron: La kisa malsano. 78 p. Pro Esperanto, Vieno 1991.

La kisa malsano estas romaneto destinita parte al la ĝenerala publiko, parte al lingvolernemaj progresantoj. Stile ĝi estas simpla kaj senartifika. Sendube ĝi sufiĉe facile legiĝas ankaŭ de leganto ne tre sperta.

Se temas pri ĝia enhavo, mi estas iom konsternita. Piron vere sukcesis tajli funkciantan intrigon, en kiu kelkaj partoj eĉ kaptas kaj tenas la atenton de leganto ne tro postulema. Sed el kiaj ingrediencoj? Evidente tute mankas al mi la necesa humursento por aprezi ĉi verkon, ĉar al mi ĝia enhavo ŝajnas plene kretena.

Kiel aludas la titolo, temas pri malsano, kaŭzata de viruso transdonata per kisoj. La malsano krome nerezisteble kisemigas la infektitojn. La sola kuracilo estas kariba bonodora kano. Ĉiuj homoj infektiĝas kaj iĝas ne laborkapablaj, krom la esperantistoj, kiuj ial imunas al la kisa malsano. Sekve oni kulpigas la esperantistojn pri kaŭzado de la malsano, kaj iuj plumpaj nekapabluloj kidnapas klason da esperantistaj infanoj, kiuj tamen montriĝas pli lertaj ol ili kaj malliberigas siajn malliberigintojn. La vera kulpinto estis... nu, eble mi respektu la legantojn kaj ne malkaŝu tion, kvankam la aŭtoro ja klarigis tion jam en paĝo 9.

Ĉi bazajn stultaĵojn la aŭtoro krome ornamis per amaso da egale stultaj akcesoraĵoj. Ekzemple ni renkontas hazardludan moneraparaton, kiu premie elvomas kelkajn tunojn da moneroj, mortigante la ludanton. Kaj kompreneble la fiuloj finfine boniĝas lerninte Esperanton. Mi ne komprenas la celon de ĉio ĉi. Ĉu la aŭtoro verkis ĉi kretenaĵon por kretenaj legantoj?

Ankaŭ en la verka tekniko troviĝas granda aro da plej fundamentaj, amatoraj fuŝoj kaj mallertaĵoj. Piron ekzemple volis rakonti per dialogoj - kio ja povas esti bona ideo, se oni mastras la arton krei konvinkajn dialogojn. Sed pri tio li tute kaj ripete malsukcesis. En paĝo 37 oni legas, post longa monologo:

Sed kial mi do rakontas pri tio, dum mi devus raporti al vi pri urĝa terura afero?

- Verŝajne, ĉar vi volis klarigi al mi, kial ili ne malsaniĝis.

Tiu respondo tamen ne veras. Vera klarigo estus: "Ĉar la aŭtoro misuzis vin por rakonti tion, kion li ne sukcesis montri alimaniere."

Li ankaŭ ripetas ĉi tie tute fiaskan ideon el Lasu min paroli plu, t.e. rakonti per telefona interparolo, kie la leganto ekscias nur la replikojn de unu parolanto, kiu sekve devas senĉese kaj malnature ripeti la ĵusan diraĵon de sia kunparolanto.

En postnoto Piron "esperas, ke la leganto ricevos el ĉi tiu rakonto tiom da plezuro, kiom mi havis verkante ĝin." Nu, mi bedaŭras diri, ke ĉi leganto tute ne ricevis plezuron.

Sten Johansson

 

Reen al:

La kisa malsano Claude Piron Ĉefpaĝo originala literaturo

 

2