Plurfaceta ĉefverko

Ferenc Szilágyi: Koko krias jam! Novelaro, 225 p. Régulo, La Laguna 1955.

Ĉi novelaro konsistas el dek tri noveloj aranĝitaj en du partojn. Unue oni trovas sep novelojn, el kiuj du longajn, kun ĝeneralaj sed precipe seriozaj temoj. Poste sekvas ses leĝeraj, pli bagatelaj rakontoj plejparte el la esperantista vivo de la hungara aŭtoro en la fremda Svedio.

El la unua aro la plej multaj noveloj okazas dum milito, plej ofte la dua mondmilito en nenomitaj sed rekoneblaj Budapeŝto kaj Hungario. Tio validas interalie pri la komenca 36-paĝa La flamsalamandro, kie oni trovas temojn tipajn de Szilágyi. Ĝia tono estas milde melankolia, rezignema, tamen kun baza espero. La temo estas homaj rilatoj, homa soleco kaj homa fremdiĝo. La ĉefintrigo iom kaprice saltas sed temas precipe pri la plenkresko de juna virino en la plejeble malfavoraj cirkonstancoj, la milita kataklismo. Akompanas tiun historion kvazaŭ alegorio la sorto de kaptita flamsalamandro, kiu povus simboli la aŭtoron mem en lia ekzilo.

La titola novelo Koko krias jam! male okazas dum milito en pli frua jarcento. Ĝi prezentas la imagitajn spiritajn turmentojn de reala persono, Henri Dunant, fondonto de la Ruĝa Kruco, post la batalo de Solferino en 1859. Ankaŭ tie ni rekonas la etoson de Szilágyi-novelo, kvankam eble la historia fono tie iom katenis la verkiston. Pli tipaj rakontoj estas la ege kruela La perdita velo, la socie indigniga Estis bone tiel kaj la esence humura La vekiĝo. En La sekreto de la banko la aŭtoro provis alian, pli farsan stilon, kiu eble malpli konvenis al lia temperamento. La noveleto Nila pri sveda knabineto havas grandan ĉarmon kaj estas bonega infanportreto, sed eble pli vere apartenus al la dua parto de la novelaro.

En tiu dua parto ni trovas purajn bagatelojn, tamen tre amuzajn kaj sukcesajn, kiel traktaĵon pri preskoboldoj, memoron el doganejo kaj kongresan kabaredaĵon. Restas tamen tri veraj noveloj tre bonaj, kiuj prezentas travivaĵojn de esperantisto kaj baziĝas ĉefe sur kulturaj diferencoj. Ili temas parte aŭ tute pri hungaro en Svedio, sed supozeble donas ĝuan senton de rekono ankaŭ al legantoj kiuj ne konas ĝuste tiujn strangaĵojn, kiuj trafas la personon de la rakontoj.

Estas granda mistero, kial la nomo de Ferenc Szilágyi ne estas pli konata. Li estis elstara stilisto, vere supera al la plej multaj pli konataj Esperantaj verkistoj. Pro sia profunda humanismo kaj iomete melankolia humuro li devus esti la tipa Esperanta aŭtoro. Liaj temoj ĉiam restos aktualaj, kaj lia stilo aperas modela eĉ post kvindek jaroj. Krome li ne estis aŭtoro izoliĝema, sed havis senĉesan ampleksan kontakton kun la esperantistaro, kiel instruisto, verkanto de lerniloj kaj redaktoro de Norda Prismo, la ĉefa Esperanta kulturgazeto de la 60aj jaroj.

La novelaro Koko krias jam! estas eble lia plej bona verko, kiu prezentas plurajn diversajn facetojn de lia talento.

Sten Johansson

 

Reen al:

Koko krias jam! Ferenc Szilágyi Ĉefpaĝo originala literaturo