De IJK al batalfronto

Spomenka Štimec: Kroata milita noktlibro. 103 paĝoj. Pro Esperanto, Vieno 1993.

Relative malofte samepokaj okazaĵoj en politiko kaj socio lasis evidentajn spurojn en la originala literaturo Esperanta. Dum en multaj naciaj literaturoj periodoj de milito aŭ socia premo baldaŭ iĝis fonto de multaj verkoj, en Esperanto tio okazis malabunde. Ja ni havas la romanojn de Baghy pri la Siberia kaptiteco, Metropoliteno de Varankin kaj en pli malfrua epoko unuopajn verkojn de Miyamoto kaj Kníchal. Ankaŭ en kelkaj verkoj de Nemere sociaj aktualaĵoj ludas rolon. Sed eksplicite trakti sociajn dramojn estis maloftaĵo, kaj se la dramo estas milito, ĝi simple forestas. Ĉu pro deziro, ke tiaj aferoj ne okazu? Eble jes, tamen ili okazas, eĉ al esperantistoj.

Ĉe la alia flanko de la batalfronto povus esti la kuzo. Kial ne, tio ne estas hipotezo. Ni ja estas en enlanda milito, la kuzo loĝas depost sia sesa jaro en la iama ĉefurbo, kiu nun fariĝis malamika.

La supra citaĵo el Kroata milita noktlibro de Spomenka Štimec do prezentas realon, al kiu ni ĉiuj devas iel rilati, vole-nevole, kun aŭ sen kuzo en iu loko, kiu "fariĝis malamika". Ne malplej ni esperantistoj devas rilati al ĝi, interalie ĉar trans la batalfronto povas troviĝi ne nur kuzo, sed krome tiel nomata samideano, kiu pro iu politika decido nun fariĝis malsamideano.

La Stokholma rokgrupo Persone jam en 1987 – jarojn antaŭ la disfaligo de l' Berlina muro, Jugoslavio kaj Sovetunio – koncerte kaj kasede kantis:

Fimalamiksoldat' frapas vin altere
Lian indulgon nun petas vi sincere
Kaj li retenas sin kvankam li pikontis
Kaj vi rekonas lin, vi lin jam renkontis
en la I.J.K.

Naive, ĉu? Kompreneble. Tamen la kantantoj, kiel svedoj kaj krome esperantistoj, ja rajtis naivi. Kaj da tiaj naivuloj ni eble bezonus pliajn, por elstarigi, kio efektive estus homa konduto, se ne estus se kaj tamen. La verso pri renkonto en IJK ja povus temi pri la IJK de Sarajevo en 1973, kiu rolas en unu ĉapitro de la "noktlibro" de Spomenka, ĝia iama kongresa sekretariino.

Efektive, en ĉi libro, verkita en Zagreba kelo dum bombatakoj, ni trovas iun, kiu ne nur en sekure idilia Stokholmo fortas esprimi revon pri homeco, sed eĉ ĉe la tombo de milite mortigita edzo. Por iu ajn homo kun sentoj kaj konscienco ne eblas sen doloro kaj kolero legi la vortojn de vidvino, patrino de kvin infanoj, kiu super la ĉerko de sia edzo insistas: "pardonu kaj forgesu ĉiujn nepagitajn kalkulojn [...] Tiel ni povas denove vivi kun tiuj, al kiuj ni murdis iun, kaj kun tiuj, kiuj iun murdis al ni."

Spomenka Štimec prezentas al ni splitojn de sia propra vivo, kaj tiu de amikoj, najbaroj, en la aŭtuno 1991. Ŝia perspektivo estas la homa, ĉiutaga; la kruelecon de ĉiuj politikaj agoj ŝi montras per iliaj efikoj al la homoj, efikoj al vivkondiĉoj, al mortoj, sed ankaŭ al pensmaniero. Ŝi ne cedas antaŭ la hororo, de kiu ni gustumas amarajn porcietojn, ekzemple en ĉapitro pri la dentisto René, pereinta en Vukovar, aŭ en la rakonto de Koka, eskapinta el la koncentrejo de Omarska. Sed ŝia majstreco konsistas en la kapablo kapti kaj teni la atenton de la leganto per minimumaj, apenaŭ rimarkeblaj sed ege trafaj detaloj konkretaj. Tiun trajton oni rekonas el ŝiaj pli fruaj noveloj, kaj el la romano Ombro sur interna pejzaĝo el 1984. Ŝia tekniko iel memorigas al mi instruiston, kiu se la lernantoj tro bruis kaj ne aŭskultis lin, mallaŭtigis la voĉon kaj per tio sukcesis reakiri la kvieton kaj atenton de la klaso.

Al mi plej impresas la ĉapitro Adiaŭo en Beograd, eble ĝuste pro tio, ke ĝi prezentas ne tiel multe la hororon de kruela milito, sed la mankon, la sopiron je tio, kio estas perdita. De tio, kion necesis rabi de la kuzoj, por povi peli ilin unu kontraŭ la alian. La sento de komuneco malgraŭ diferencoj. La respekto kaj aprezo de diverseco. La komunaj memoroj. La eblo telefoni, sendi leteron kaj mem vojaĝi laŭlonge de la rivero Sava, kies akvo fluas tra Zagrebo antaŭ ol atingi Beogradon.

Mi dezirus, ke ĉiu homo scianta Esperanton havu la eblon kaj emon legi ĉi libron. Kvankam verkita en Zagreba ŝirmejo, ĝi tre esencas kaj utilas al ni ĉiuj.

Sten JOHANSSON