Ĝardeno kun trudherboj

István Nemere: Krokize de mia ĝardeno. 59 p. A4. Kooperativo de Literatura Foiro, Prilly 1992.

Ĉi kolekton el dek naŭ noveloj enkondukas mikronovelo La domo, tre sukcesa, koncentrita rakonto pri vivoprojekto de iu paro, kiu atinginte sian celon trovas sin sencelaj. Sekvas Febro, rakonto pri vizito de vagabondo, kiu komence ŝajnas same bona, kvankam la vagabondo iom superflue disbabilas la sencon de sia vivo. Bedaŭrinde ĉi novelo finiĝas tute aĉe, per kliŝa, hipokritmorala sentimentalo, kiam la dommastrino demandas sian edzon:

- Kiu estis li?

- Homo libera, - respondis mi sufokvoĉe. (p. 8)

Kaj kvazaŭ tio ne sufiĉus, sekvas ankoraŭ:

Ŝi miris:

- Kial estas larmoj en viaj okuloj? (p. 8)

Tiel do daŭras ĉi novelaro. Bonaj, trafaj, belstilaj noveloj alternas kun nesukcesaj - kiel en ĝardeno invadita de trudherboj. La fatala amanto estas ĉarma, fabelstila sed iel horortona kaj plaĉe senmorala rakonto pri fatalaj amtrianguloj. La ĝardeno estas tre bela priskribo kaj scenigo de ĝardeno kaj de la homoj en ĝi.

Printempe ni bruligis la restintan, sekan fiherbaron, la tigojn. Mi memoras ĝis hodiaŭ la akran odoron de la blueta fumo kaj de la freŝe elfosita tero. La somerpromeson de la naturo, ŝvebantan super tero kaj arboj. Ne forgesos mi tiujn vesperiĝojn kun zigzaga alflugo de vespertoj... (p. 17)

Bedaŭrinde tiun atentokaptan magion rompas nebona fino, kiu kvazaŭ forperdas la etoson kaj koncentriĝon.

Frumatena historio estas bonstila novelo kun plaĉa observa rakontmaniero, konsistanta preskaŭ komplete el dialogo. Ĝi estas ekzemplo el alispeca noveltipo, preskaŭ Hemingway-eska laŭ metodo, el kiu mi volonte vidus pliajn provojn. La subtegmentejo estas bele priskribita sceno. La helpisto estas eble la plej bona novelo de la kolekto. En ĝi Nemere lasas la leganton interpreti, li liveras la scenon sed bridis sian ofte troan emon klarigi, rezoni, juĝi. Ĉi-novele ni ekscias la konkretajn agojn, detalojn, kaj tio kreas trafan kaj precizan scenon pri rilato inter junulo kaj maljunulo.

Inter la menciitaj ekzemploj oni trovas kelkajn novelojn nur meze bonajn. Finas la kolekton La Turo, alegorio pri riskoj de la homa entreprenemo, ekzemple ĉe socikonstruado.

La lingvaĵo en Krokize de mia ĝardeno estas pli glata kaj senerara ol kutime en verkoj de István Nemere. Jen do eble lia plej sukcesa novelaro.

Sten Johansson

 

Reen al:

Krokize de mia ĝardeno István Nemere Ĉefpaĝo originala literaturo