Pri La Majstro kaj Martinelli

Komento en la Interreta diskutlisto Literaturo

Tial ke ĉi listo interesiĝas pri literaturo, kaj nur ĉar aperis la supra komuniko, al la supra juĝo*) mi kuraĝas kontraŭproponi alian, kvankam laŭ mi la verko tute ne meritas la epiteton "esence grava", nek tempomalŝparon por ĝin pritrakti.

Leginte jam ĉe la apero la maldikan broŝureton mi ricevis tute malan impreson ol s-ro Ertl: ĝi estas absolute malpozitiva. Se ne paroli pri la elefanteska entrudiĝo en la privatan vivon de du geedzoj, kiun decus respekti, en la verko estas kritikataj multaj personoj, laŭdata eble neniu, kaj estas (kompreneble malsukcesa) klopodo ridindigi la plej gravan kaj longdaŭran literaturan e-revuon kaj la verkistaron kaj klerularon kiu dum jardekoj orbitis ĉirkaŭ ĝi, de Auld al Waringhein, de Conterno al Deij, de Rossi al Pisoni, de Carlevaro al Szerdahelyi. La pamfleto aspektas stimulita de persona malamikeco, nekonstrua kiel ĉiuj principaj malamikecoj. El kompleta drono inter misgusto kaj malico saviĝas unu vere bela ĉapitro kaj la amuza, kelkfoje tro precioza, sed majstre mastrata lingvo; saviĝas certaloke la humuro, kiu tamen aliloke enabismiĝas al plej ŝablona nivelo. Oftaj ridoj naskiĝas spontane ĉe la legado, sed alternakaŭze, jen pro la ĉarmo de la satiro, jen pro kompato al ĝia spirita povreco.

Mi tamen legus kun intereso komentojn de aliaj legintoj, kiuj konas, el aliaj flankoj, la personojn draŝitajn en la verketo. Al tiu kiu ankoraŭ ne legis mi konsilus dediĉi sian tempon al legado spirite pli kontentodona. Literature salutas

Carlo Minnaja

 

*) La aludita "supra juĝo" en "supra komuniko" efektive ne koncernis la verkon "La Majstro kaj Martinelli" sed alian verkon, la novelaron "Sur la linio".

 

Reen al:

La Majstro kaj Martinelli Jorge Camacho Ĉefpaĝo originala literaturo