Variaj strangaĵoj

La maŝino kiu kriis. Rakontoj pri strangaj fenomenoj 1. 105 p. Pro Esperanto, Vieno 1995.

Herbert Mayer kolektis dek unu rakontojn "pri strangaj fenomenoj", verkitaj dum plenaj cent jaroj, de Borovko ĝis Steele. La kolekto estas sufiĉe varia laŭ stilo, enhavo kaj kvalita nivelo. Ni trovas kliŝajn melodramaĵojn sed ankaŭ valorajn noveletojn. La interna vicordo ŝajnas eble esti ekde la plej facile legebla ĝis la malplej simpla el lingva vidpunkto. Tamen ĉiuj rakontoj sufiĉe facilas.

Antaŭ ĉiu ero Mayer prezentas la aŭtoron kaj rakonton, kelkfoje aldonante iom superfluan prijuĝon. Ĉiuokaze mi ne aprezas, kiam antaŭ eklego de iu teksto la eldonisto informas min, ke "tiu novelo estas simple mirinda" (p. 19), eĉ ne kiam li pravas!

La titola rakonto La maŝino kiu kriis el 1947 de L. G. Horsefield estas baze simpla fantomrakonto, iom tro eksplicita kaj nekapabla veki la imagpovon de leganto. Se ĝi tamen iel apartas, tio ŝuldiĝas al ĝia nekutima medio. Jen ni ne troviĝas en malnova kastelo aŭ hantata domo, sed en industria medio inter maŝinoj kaj fandata ŝtalo, kaj tiu detalo aldonas certan spicon al la rakonto.

Sktibaĵo! De kie? de Claude Piron estas bela historieto, sufiĉe sukcesa, en plaĉa tono, kiu male al multaj aliaj tre prudente lasas al la leganto interpreti kio efektive okazis.

La tertremo el 1978 de Mauro Nervi estas sukcesa hororaĵo, kiu inside, iom post iom konstruas eksciton, kie io supernatura kaŝiĝas en ŝajne realisma ĉiutageco.

La plej malnova rakonto, eĉ unu el la plej fruaj originalaĵoj entute en Esperanto, estas ankaŭ la sola tute realisma rakonto de la kolekto. Temas pri En la tombo el 1892 de Nikolaj A. Borovko, en kiu ni sekvas la angoron de viro, kiu estas entombigita kiel vivanto. Terura, angoriga, tre bone konceptita verko, efektive unu el la plej bonaj en la libro. La lingvaj arkaismoj troveblaj nek ĝenas nek tro oftas.

La fantoma kastelo de Hans Weinhengst estas tre tradicia fantomaĵo kun ne tre bona fino. Estas evidente, ke ne facilas fini rakonton pri "strangaj fenomenoj" ene de realisma kunteksto. Kaj pri La virineto en bluo el 1946 de Mason Stuttard eblus diri ion similan. Ĝi estas tro evidenta, tro melodrama fantomaĵo de klasika angla speco. "Se mi legus tion en romano, mi forĵetus la libron kaj priridus la troan genion de la aŭtoro" (p. 51), diras ĝia mio, kaj li pravas.

La fantoma edzino el 1924 de Eduard S. Payson estas iom alispeca. En certagrade peza lingvaĵo kaj melodrama stilo ĝi pentras sufiĉe tradician horornovelan scenon, kun solulo en sovaĝa naturmedio. Tamen iel ĝi sukcesas kapti la atenton per sia pli originala kaj zorge ellaborita enhavo. Ĝi sendube estas unu el la plej bonaj ekzemploj de tradicia fantomaĵo en la kolekto, kaj krome ĝi fine lasas al la leganto eblon je realisma psikologia klarigo, por tiu kiu preferas tian.

Se kelkaj rakontoj temas pri provo veki eksciton, timon kaj angoron ĉirkaŭ io, kio povus havi naturan klarigon, Marjorie Boulton faras la malon per La sekreto de la lernejestrino el 1967. Sur ideo tute neebla kaj baze ne tre originala ŝi lerte teksas ĉarman, sekuran, gemutan anglan novelon. La tono estas bonege trafita, kaj ŝi perfekte elektas la ĝustajn detalojn por konstrui sian paradokse kredindan neeblaĵon, kvazaŭ cirka magiisto kiu elĉapeligas kuniklon.

"Nenio" frapas sur la pordon el 1967 de Eija Salovaara estas bela priskribo de naturo kaj etoso de Laponio. Ĝia povo timigi per lapona mistikismo ne estas granda, tamen la aŭtoro per simplaj rimedoj kaptas la atenton de la leganto. La arto de Spelamore de H. B. Hyams estas interesa, sed denove mankas bona fino, kaj Samuel Birrubali Rossiter de Trevor Steele estas etnografiaĵo pri metapsika travivaĵo de aborigeno kaj do apartenas al simila ĝenro kiel la rakonto de Salovaara, kvankam el antipoda medio.

Resume, la kolekto prezentas plaĉan legaĵon, plejparte en bona lingvaĵo, nek tre profundan, nek tro stultan, varian laŭ stilo kaj enhavo. Eble la melodramaj fantomaĵoj tamen iom tro dominas. Pluraj el la rakontoj facile legeblas eĉ de nesperta esperantisto. El historia vidpunkto la rakonto de Borovko estas mejloŝtono - aŭ pli precize elirpunkto - de nia literaturo.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

La maŝino kiu kriis Ĉefpaĝo originala literaturo