Mankas io

Johan Hammond Rosbach: La mirinda eliksiro. Novelaro, 99 p. Dansk Esperanto-forlag, Åbyhøj 1967.

Jen la tria novelaro de Johan Hammond Rosbach. Ankaŭ en La mirinda eliksiro liaj noveloj plej ofte estas leĝeraj, humuraj, konstruitaj ĉirkaŭ simpla anekdota kerno. Kelkfoje, precipe se la novelo ne estas tro ampleksa, la rezulto povas esti bona. Ekzemple Vero estas plaĉa, tripaĝa epizodeto, kaj La datoj bone prezentas leĝeran filozofiaĵon. Tamen alifoje mi sentas, ke mankas io, ke la ŝlosila anekdoteto ne sufiĉas por subteni tiel ampleksan konstruon. Tio validas ekzemple pri la cetere bele rakontita Rozburĝonoj. Kelkaj noveloj, kiel La kokoso en Bolonjo kaj Viktimoj, bone kaj interese disvolviĝas, ĝis tro stumpa fino, kiu ne kontentigas la postulojn de la leganto. Kaj La ruĝa slipo simple estas tro malsprita anekdoteto.

En La mirinda eliksiro troviĝas ankaŭ du noveloj el lerneja medio, La neĝbulo kaj Inkmakulo, kiuj ne havas tute similan strukturon. En ili ne la spritaĵo gravas, sed la psikologio, la etoso, la kono de la medio. Oni rimarkas, ke la aŭtoro priskribas ion konatan.

Rosbach provas ankaŭ trakti pli gravajn temojn, moralan dilemon aŭ filozofian demandon. La feliĉo en fabela formo temas pri la senco de la vivo, sen tre konvinka rezulto. Scio estas forto prezentas moralan dilemon en krimnovela formo, sed ĝia anekdota tono tre malakordas kun la grava enhavo, kaj mankas al ĝi fino.

En la 17 jaroj pasintaj de Bagatelaro, la unua novelaro, Johan Hammond Rosbach plibonigis sian rakontan stilon kaj lingvaĵon. Nur escepta lingva strangaĵo troveblas: "vinklo" (p. 65) = angulo. Sed bedaŭrinde la ideoj kaj temoj de liaj noveloj samtempe negative evoluis.

Sten Johansson

 

Reen al:

La mirinda eliksiro Johan Hammond Rosbach Ĉefpaĝo originala literaturo