Mistera fino

Julian Modest: Mistera lumo. 91 p. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest 1987.

Ĉe noveletoj tre gravas la fino. Ju pli mallongas la novelo, des pli ĝi dependas de bone trovita fino, nek troa, nek maltroa. Eĉ se ĝi havas netradician finon ne eksplicitan, tre gravas ke tiu estu konvene tajlita.

Mistera lumo, la unua novelaro de Julian Modest, plumnomo de Georgi Mihalkov, enhavas dek naŭ noveletojn, el kiuj kelkaj ampleksas nur du paĝojn. Apenaŭ duono el ili havas funkciantan finon. Iuj, ekz. Marionetoj, tute malhavas finon. Ĉe aliaj, ekz. La vitrino, la verkisto tro evidente konkludas la mesaĝon de sia rakonto. Kelkaj finoj estas tro stultaj, kiel en La benko, tro abruptaj, kiel en Aŭtuna rendevuo, aŭ ne koheraj, kiel en Ĉu la patroj ploras? Evidente Julian Modest ne havis sufiĉan sperton pri kio bone efikas al la legantoj.

Ankaŭ en la ĝenerala rakontado oni rimarkas nesufiĉan lertecon de la aŭtoro. Ofte la noveloj estas naivaj, kio en si mem ne estas grava peko, sed la rezulton ĝenas ia manko de prijuĝa kapablo ĉe la verkisto. Jen li tro detale klarigas tion, kion la leganto jam intuis, jen li male lasas enigmojn supozeble senintencajn. Iufoje oni demandas sin, ĉu komika efiko estas intencita aŭ ne: "Tiuj homoj jam neniun salutas humile, kun levita ĉapelo. Ili havas ĉion, pianojn, magnetofonojn, porkojn." (p. 14)

Ĉi diversaj mallertaĵoj kaj misdozitaj rimedoj estas des pli bedaŭrindaj, ĉar Julian Modest evidente havas propran temaron, stilon kaj etoson, kiu meritus pli trafan plenumon. Jen kaj jen li tamen trovas konvenan formon de siaj verketoj. Laŭ mia opinio li plej bone sukcesas, elirante el iu aparta, konkreta objekto. Rakontante ĝian historion, li prezentas ankaŭ homojn, iliajn ligojn al tiu objekto kaj rilatojn inter si. Tia ekzemplo estas La argila kamelo, originala rakonto kiu havas la bonan econ (nekutiman ĉe Modest) ne interpreti la okazaĵojn, sed lasi la interpretadon al la leganto. Strange, ĝia stilo tamen estas pli seka ol en pluraj malpli bonaj noveloj de Modest. Ankaŭ La forno baziĝas sur simila ideo, kun bona rezulto, kiun nur parte detruas tro konkluda lasta alineo.

Al mi estas granda enigmo, kial esperantistoj el diversaj partoj de la mondo tiel persiste kaj obstine konservas siajn Esperantajn dialektaĵojn. En mia lando ili rifuzas forlasi la idiotismon "staras en la gazeto, ke...". En Francio ili konkuras pri kiom da "la" eblas enŝovi en unu solan frazon. Kaj en orienta Eŭropo ili disvolvis kaj ameme flegas sian apartan variaĵon de la lingvo ial nomata internacia. La bulgaro Mihalkov, vivanta en Budapeŝto dum la verkado de ĉi noveloj, por certigi la purecon de sia orienta Esperanto elektis hungarajn eldoniston, redaktoron, "respondecan gvidanton" (estus interese koni ties taskojn...) kaj lingvan revizianton. Ne demandu min, kial hungaroj kaj slavlingvanoj flegas la samajn misaĵojn, ĉar ankaŭ tio superas mian komprenkapablon. Ĉiuokaze, en la novelaro zorge konserviĝis la oftega uzado de -us post adverba kvazaŭ - ekzemple en "ŝiaj verdaj ruzaj okuletoj (...) nun kvazaŭ ne rimarkus lin" (p. 41). Same restas la misuzo de "ĝis kiam" en la senco dum (p. 50), la rezigno de subjekto en subpropozicioj ("iuj el ili, kiam rimarkis ankaŭ ŝin, milde ekridetis al ŝi" - p. 53), la plene nelogika uzo de "ni kun" en la senco mi kaj (p. 79), kaj la preferado de "apenaŭ ne" anstataŭ simpla preskaŭ (p. 88). El la kliŝa stoko ŝajne mankas nur la duobla neado. Kiu legis multajn tekstojn de orienteŭropaj esperantistoj, tiu tuj rekonas ĉiujn ĉi apartaĵojn kaj espereble ne miskomprenas ilin. Tamen oni rajtas demandi sin, kial tiel zorge konservi ĉi paroĥisman lingvaĵon. Por homo nekutimiĝinta, povus eĉ okazi miskomprenoj. Imagu, se iu dirus al vi "restu ĉi tie, ĝis kiam la trafiklumo ruĝas" - laŭvorta interpreto povus esti fatala. Se iu "trinkis ne unu glason da vodko" li povus laŭ sveda interpreto esti abstinulo (ne unu = nul), sed laŭ slava kompreno drinkulo (ne unu = pluraj). Alia interesa sperto eble trafus okcidentanon, kiu vizitante rusajn geedzojn vespere aŭdas la malavaran gastiganton diri "nu, jam estas tempo, ke ni kun la edzino enlitiĝu".

Se mia kritiko pri Mistera lumo iel donus la impreson, ke ĝi malfacile legiĝas, tio estus misa interpreto. Male, oni tre facile legas kaj digestas ĝin. Eble tamen ĝi ne lasos tre longdaŭran spuron en la memoro.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Mistera lumo Julian Modest Ĉefpaĝo originala literaturo