Mokrokalvo la gigantegegego

GÄLLMO, Gunnar: Mokrokalvo la gigantegegego. Skövde: Al-fab-et-o, 1999. 72p. Broŝurita.

Mi tre frue en mia vivo renkontis la diojn de Nordio, (*) unue en la romaneto "When the World Tottered" de Lester Del Rey, poste en la unua parto de "The Incomplete Enchanter" de L. Sprague de Camp kaj Fletcher Pratt. En tiuj fantastoj, tamen, la anaĥronismaj ĉefrolantoj estis modernaj usonanoj iel troviĝintaj en la mondo de tiuj dioj, kaj la dioj rolas nur subtene. En ĉi tiu libro, temas pri la dioj mem, tamen ne sen kelkaj anaĥronismaj komentoj fare de ili kaj de la verkinto (precipe, diversaj aludoj al la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto). (**)

La libro efektive havas du partojn kaj kvar rakontojn el la vivo de la azoj. En la unua parto ni pli-malpli rekte vidas, kiel la azoj post la milito kontraŭ la vanioj volis konstruigi murojn ĉirkaŭ Azbieno ... kiel tio kondukis al la (iom stranga) naskiĝo de la okkrura ĉevalo Slejpniro ... kiel tio siavice kondukis al la vizito de la giganto Rungniro al Azbieno ... kaj kiel tio rezultigis la batalon inter la dio Toro kaj lia helpanto Ĉalvio, unuflanke, kaj Rungniro kaj la eksterordinare grandega golemo Mokrokalvo aliflanke.

En la batalo Toro suferas sufiĉe gravan vundon, kaj dum lia kuraciĝo li en la dua parto rakontas al la kuracanta ŝamanino la tri aliajn rakontojn. Temas pri: la malapero kaj savo de Iduna, la diino de la pomoj de junaĝo; la renkonto kun Skrimiro kaj la posta konkurado en la hejmo de Eksterbienlokio; (***) kaj la preno de la mejle profunda kaldrono de Himiro el Jotunhejmo.

En kelkaj flankpriskriboj, ni ankaŭ renkontas kelkajn aliajn interesajn loĝantojn de la nordia mitaro, ekz-e la lupon Fenriro, kiu demordis la manon de la militodio Tiro, kaj la Mezterserpenton, kies sorto estos, mortigi Toron en la fina batalo de Ragnaroko.

Mi ege ĝuis la libron, kaj ne faris notojn (aparte ĉar mi ne legis ĝin kviete, sed laŭtlegis ĝin al mia edzino, ĉefe dum ni veturis en nia aŭto). Mi tamen trafis du lingvajn malglataĵojn. Unue, en almenaŭ du lokoj la verkanto uzis la formulon "bonvolu -u"; tiu devus esti, kompreneble, aŭ "bonvolu -i" aŭ "bonvole -u". Due, la verkanto sisteme diras "li kontinuis" por "li daŭrigis". Nu, oni ne povas argumenti, ke la radiko "kontinu'" ne ekzistas en Esperanto; ĝi estas eĉ oficiala. Sed ĝi estas matematika termino kun specifa signifo. Supozeble oni povus ankaŭ uzi ĝin metafore, sed ĝi devus havi la sencon "paroli plu, sen paŭzo, sen hezito, sen subita ŝanĝo de laŭteco aŭ tembro". Sed tian formulon oni kutime uzas ĝuste kiam okazis paŭzo, hezito, aŭ subita ŝanĝo en la parolado. Do "li kontinuis" estas, laŭ mi, erara.

Nu, escepte tion la libro estas tre plezuriga. Aldonas al la plezuro, en la finaj paĝoj, kvarpaĝa glosaro pri la diversaj rolantoj en la rakontoj, kun indikoj pri la originala nomliterumado.

Cetere, Mokrokalvo mem havas tre malgravan rolon en la rakonto; la ultragolemo aperas nur por fariĝi senvivigita.

(*) Laŭ la glosaro, "Nordion" konsistigas Skandinavio, Suomio, Islando kaj Groenlando. Supozeble la dioj de Nordio estas fakte la dioj nur de Skandinavio kaj Islando. Por la suoma mitaro, vizitu la "Kalevala"n, kiu ankaŭ ekzistas en Esperanta vestaĵo.

(**) Oni aparte atentu la distingon inter la vaniino Freja kaj Friga, edzino de la diestro Odino; pri tio, PIV montras sin iom konfuzita.

(***) Ne konfuzu kun Lokio, kiu rolas en la sama rakonto. Legintoj de "The Incompleat Enchanter" certe rekonos ĉi tiun parton; sed en ĉi tiu libro ne troviĝas Harold Shea por psiĥiatrie helpi al Toro kaj Ĉalvio gajni en la diversaj konkursoj.

-- Don HARLOW

 

Reen al:

Mokrokalvo la gigantegegego Ĉefpaĝo originala literaturo