En la spirito de Snorri

Gunnar Gällmo: Mokrokalvo - la gigantegegego. 72 paĝoj. Al-fab-et-o, Skövde 1999.

Dum la kristanismo sufiĉe frue konkeris sudan, centran kaj okcidentan Eŭropon, la skandinavoj plu konservis propran religion pli-malpli ĝis komence de la dua jarmilo de nia erao. Niaj fontoj de scioj pri la kulto kaj mitologio de tiu religio estas malmultaj kaj eble koruptaj. Pri la mitoj preskaŭ ĉion gravan ni scias dank' al unu viro - la islandano Snorri Sturluson, kiu en sia "Parnasa Gvidlibro" nomata Eddo en la 13a jarcento referis multon. Tamen ja aliaj fontoj parte konfirmas liajn versiojn.

La verko de Gunnar Gällmo kun la stranga titolo Mokrokalvo - la gigantegegego enhavas koncizan rerakonton de pluraj el la plej konataj epizodoj de Snorri. Li tamen faras tion ne en tradicia maniero, sed en tute persona formo, kie li grandparte donas la parolon al la ĉefuloj mem, la dioj kaj gigantoj, kaj li lerte sukcesas kunglui plurajn mitojn en unu pli-malpli koheran historion. En la rakonton li miksas okulumojn al la hodiaŭa leganto, satirajn komentojn pri la nuno, kiuj iĝas intence anakronismaj detaloj. Precipe tiuj aludas al misaj vortodifinoj en PIV:

la solaj vanioj kies nomoj estas post tiu tago ankoraŭ konataj estas [...] Frejo kaj Freja - kaj la laste menciitan vaniinon eĉ la eminenta redaktistaro de PIV konfuze diras esti "edzino de Odino", je la granda ĉagreno de la azino Friga, kiu fakte estas lia edzino!

(Kiu diablo, cetere, donis al Friga ekzempleron de PIV? Ĉu oni ne pensas pri la sentoj de povra diino?) (p. 5)

Ankaŭ aliaj esperantistaj apartaĵoj povas aperi sammaniere:

Kaj la gnomojn ili lasis krei katenon, kies nomo estis Glejpniro. Farita ĝi estis el la bruo de la katoj, el la barbo de la virinoj, el la radikoj de la montoj, el la tendenoj de la ursoj, el la spirado de la fiŝoj kaj el la salivo de la birdoj; kaj el ĉiuj tiuj eroj, la gnomoj foruzis ĉiom.

(Tial, interkrampe dirite, la katoj nuntempe bezonas fakan organizon de esperantistoj kiuj faru la bruon, kiun ili mem ne plu kapablas, ĉar la bruo kata estas en kateno.) (p. 20)

Sed ankaŭ ĝeneralaj rimarkigoj, ofte tre trafaj, de temp' al tempo interrompas la rakontofadenon:

La fakto ke unu militodio estis unumana kaj la alia unuokula probable ne estis pura hazardo - ja estas pli facile militi se oni povas agi nur je unu flanko, kaj eĉ pli se oni povas vidi nur unu flankon. (p. 18)

Por konanto de la koncernaj mitoj tiu ironia tono kaj maniero rakonti ilin estas tre plaĉa. Oni rekonas kun amuziĝo kie finiĝas Snorri kaj komenciĝas Gällmo. Estas malfacile por mi prijuĝi, kiel tio funkcias ĉe legantoj kiuj neniam antaŭe aŭdis la mitojn. Espereble ili komprenas, ke temas pri aŭtentaj rakontoj kun personaj interpreto kaj komentoj, sed eble ne ĉiam ili vidas la precizan limon inter tiuj. Cetere, kion signifas aŭtento? Ŝajnas al mi ke ĉi maniero rakonti tre similas tiun de Snorri mem. Certe ankaŭ en lia teksto estis multaj komentoj, aldonoj, klarigoj. Oni supozas, ke li mem pluverkis, flikis kaj inventis, kie mankis al li materialo. Eĉ unu tuta aventuro de la dio Toro eble estas plene fabelita de Snorri, sed ĝuste tiu epizodo estas nur pretere menciata en Mokrokalvo.

La komenco de la verko konsistas el sinsekva rakonto de kelkaj okazaĵoj kiuj kondukas al batalo, kie Mokrokalvo - argila giganto kun koro de ĉevalino - havas rolon. Post tiu sekvas pli ol duono de la verko, kie la dio Toro mem rakontas al certa ŝamanino pri siaj aventuroj. Nu, povus esti iom riske lasi heroon mem prezenti siajn heroaĵojn, sed dank' al la simplula, se ne diri stulteta, figuro de Toro ĉio funkcias glate kaj kreas bonan kaj humuran efikon. Efektive, Gällmo tre sukcesis pri la dramaturgio de sia verko. Ne hazarde li estas konata kiel verkinto de teatraj monologoj por Jerzy Fornal.

Ankaŭ la stilo aŭ tono de la verko estas plaĉa, kvankam fojfoje la longegaj, sinuaj frazoj kvazaŭ mordas al si la voston. Kelkajn apartaĵojn en la vortordo la aŭtoro sukcese uzas por doni mitecan efikon:

Ambaŭ armiloj estis de gnomoj faritaj, kaj do magiajn ecojn havis (p. 10)

Pri la lingvaĵo ĝenerale mi tamen ne estas kontenta. Tra la tuta verko penetras kromnuanco kvazaŭ de tradukaĵo. Oni forte sentas, ke temas pri frazoj pensitaj nacilingve kaj poste vortumitaj Esperante. Precipe frazoj iom longaj suferas de tio. Tipaj svedaj esprimoj ofte senteblas tra sia Esperanta vualo, ekzemple "tion mi estis kompreneble komprenanta la tutan tempon" (p. 56) aŭ "mi havas plenan kontrolon super mia medokonsumado" (p. 60). Foje eĉ anglismo troveblas: "tiun hakon mi intencis esti por li la lasta" (p. 49). La aŭtoro ŝatas ĵongli pervorte, kaj tio aldonas apartan karakteron kaj iufoje ĉarmon kaj spriton: "Nun venis la tempo de la duelo (aŭ, pli ĝuste dirite do, kvarelo; aŭ kiel oni nomu kvarpersonan armitan kverelon) (p. 25). Sed ofte li malsukcesas: "Toro kaj Rungniro, siarespektiveflanke, ne prokrastis sian reciprokan atakon" (p. 27).

Preskaŭ ĉiuj nomoj estas esperantigitaj, kio eble oportunas en mitologia rakonto, kaj librofine aperas listo kun klarigoj kaj la formoj nacilingvaj (islandaj).

Resume Mokrokalvo - la gigantegegego estas verko amuza kaj interesa, verkita en la spirito de Snorri.

Sten Johansson

 

Reen al:

Mokrokalvo - la gigantegegego Gunnar Gällmo Ĉefpaĝo originala literaturo