Unuaj provoj

István Nemere: La naŭa kanalo. 105 p. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest 1981.

La novelaro La naŭa kanalo estas la unua Esperanta verko de István Nemere. Legante ĝin post du jardekoj, dum kiuj liaj pluaj verkoj aperadis en densa fluo, oni povas certagrade konstati la evoluon de lia verkado. La volumo enhavas 31 novelojn, el kiuj la plej multaj estas mallongegaj, eĉ unupaĝaj, dum la plej longa ampleksas dudek tri paĝojn.

Ĉi-verke Nemere prezentas al ni aron da diversaj specoj de noveloj. La tipan Nemere-novelon, konatan el postaj verkoj, oni apenaŭ trovas ĉi tie. Nek lia propra tono aŭ tembro, iom melankolie rezignacia, nek liaj specifaj temaroj, kiel la kontrastoj inter urbo kaj kamparo aŭ inter moderno kaj tradicio, aperas tre klare en ĉi verko, krom eble - kiom koncernas la temon - en unu noveleto, Urbo.

La inklino al sciencfikcio kaj alispecaj mondoj meze de la normala ĉiutageco tamen jam troviĝas en La naŭa kanalo. Sed ankoraŭ li plej ofte ne trovis konvenan enhavon por tiu formo. Aperas pluraj spacaventuroj kaj aliaj scifiaĵoj sufiĉe seninteresaj kaj malspritaj. Ekzemple Atendante la gaston estas vere stulta anekdoto. Ankaŭ ĉe aliaj, kiel Enfiltriĝo, simple mankas io originala kaj dirinda en la noveleto. Alia ideo flegata de Nemere estas replanti Jesuon en modernan aŭ alian medion. Ankaŭ ĉi-volume aperas tia provo, tamen malsprita. Entute li provas diversajn stilojn kaj tipojn. Dufoje li provas la ideon, ke iu per radioricevilo aŭ televidilo kaptas elsendon supernaturan. La plej grava el tiu duopo estas la titola novelo, La naŭa kanalo kiu estas la sola longa teksto de ĉi kolekto. Ĝi estas pli zorge kaj sukcese verkita ol multaj aliaj eroj. Ja tre frue oni divenas la ĉefan sekreton de la intrigo, kaj dum momento la plua evoluo estas iomete teda, sed iel la aŭtoro sukcesas aldoni iom da originalaj kaj neatenditaj nuancoj. Ĉi tiu ero eble pleje aŭguras liajn novelojn verkotajn.

Letero forme diferencas de la plimulto el la noveloj, sed ĝi estas mallerte verkita kaj plej similas lernejan ekzercon. Miaj manoj neniam tremas prezentas al ni sekurecagenton, kiu iomete pensigas pri la postaj du libroj pri Danny Skagen. Flugistoj kaj Murtapiŝo estas bonaj noveletoj, sed bedaŭrinde ambaŭ enhavas ĉe la fino unu troan frazon, kiu detruas la impreson. Ĉe tia unupaĝa mikronovelo la fino ege gravas, kaj necesas scii precize kion diri kaj kion prisilenti. Tamen kelkaj aliaj unupaĝaĵoj estas inter la nemultaj tute sukcesaj eroj en ĉi frua verko. Temas pri ekz. Masko, La palumbo, La puto kaj eble parte La barilo. Tiuj estas verkitaj en retenita, konciza stilo, kiu lasas sufiĉe multe al la imagpovo de la leganto. Ĝuste tiu arto - la arto ne diri tro multe - estas inter la kapabloj plej malfacile mastreblaj sed necesaj en literatura verkado. Jen ekzemplo:

Oni priridis lin malantaŭ lia dorso, kaj poste telefonis. Jam tiutage oni transportis lin por observado al cerbmalsanulejo. La masko ne estis konfiskita, ja K.Z. kondutis tute normale. Post du semajnoj oni liberigis lin. K.Z. hejmeniris kun masko survizaĝe. Denove oni molestis lin ĉie, denuncis lin ĉe la polico, priridaĉis lin surstrate. Nur la infanoj amis lin. (p. 23)

Tipan ekzemplon pri troa ripeto de evidenta afero oni trovas en la scifiaĵo Forgeso:

- La nutraĵo ankoraŭ sufiĉas por du jaroj, sed laŭ la registrilo de la nutraĵpreparmaŝino, de dekok monatoj eĉ unu porcion ĝi ne donis al iu ajn... La sama situacio estas rilate akvon, medikamentojn, mikrofilmojn. Same la oksigeno sufiĉas ankoraŭ por jaroj. Ankaŭ la energiodonan parton de motoroj almenaŭ unu kaj duonon da jaroj oni ne funkciigis.

- Tio praktike signifas, ke de dekok monatoj ne estas homoj en la "Zeta-14". (p. 56)

Ne estas plezuro legi tekston, kie la aŭtoro klare montras, ke li konsideras la legantojn kretenoj.

Cetere, la lingvaĵo sufiĉe similas tiun de postaj Nemere-libroj, eble kun iomete pli da malglataĵoj. Oni trovas iom senmotivajn "riporti" (p. 19) kaj "riportero" (p. 36, = raportisto), "suflori" (p. 82) en la ĝenerala senco flustri. En dialogoj ofte aperas iom stumpa frazo: "- Mi ĝojas, ke vi alvenis - diris." (p. 61) Kaj kompreneble Nemere feliĉigas nin per la klasika hungarismo: "La knabino obeeme haltas, en manoj kun pleto." (p. 68)

Do, ĉi debuta verko ne tre konvinkas, tamen ĝi ja certagrade interesas kiel aro da unuaj provoj.

Sten Johansson

 

Reen al:

La naŭa kanalo István Nemere Ĉefpaĝo originala literaturo