Rubo

Johan Hammond Rosbach: Nomoj. Novelaro, 74 p. Flandra Esperanto-Ligo, Antwerpen 1999.

La novelaro Nomoj enhavas 18 du- ĝis sespaĝajn novelojn. Kiel en pli fruaj novelaroj de Johan Hammond Rosbach, multaj el ili estas anekdotetoj kiuj baziĝas sur ia simpla spritaĵo. Bedaŭrinde la memkritiko de la aŭtoro ŝajne ŝrumpis kun la paso de jaroj, kaj pluraj eroj de ĉi kolekto estas malspritaj, stultaj aŭ sensencaj. Tio validas ekzemple pri Galileo Galilei, Mowambo, Julia kaj Ega. En kelkaj el ili - Lionardo, Bobo, Gwynplaine kaj Profesoro Kalsono - li tro fidas je sia kapablo glutigi al la leganto vicon da neverŝajnaj koincidoj, sen vere sukcesi pri tio. La laste menciita krome estas ekstreme malrealisma el psikologia vidpunkto.

Decus nomi ankaŭ la sukcesajn novelojn de ĉi kolekto, sed mi trovas nur unu: Manuela, kiu estas ĉarma kaj bonstila vojaĝmemoro.

Entute temas pri malzorge faritaj petolaĵoj, kiujn la eldonejo devus rifuzi, aŭ almenaŭ submeti al rigora sarkado. Sed tion oni ne faris, male, oni aperigis ĝin en unu el la plej fuŝaj eldonoj viditaj delonge. Svarmegas preseraroj. Ĉiuj citiloj en la libro estas misaj. Kaj de du noveloj - Bobo kaj Kamma - plus de la fina notaro, oni tutsimple perdis la finojn. Estas mistero, ke renoma eldonejo ne hontas produkti, kaj krome vendi, tian rubon. Al esperantistoj ŝajne konvenas ĉio ajn.

Sten Johansson

 

Reen al:

Nomoj Johan Hammond Rosbach Ĉefpaĝo originala literaturo